BATTeRS

japana astronomia kampanjo

BATTeRS (angla akronimo por Bisei Asteroid Tracking Telescope for Rapid Survey) estas japana projekto de serĉo de apud-teraj objektoj kaj kosmoruboj elde la observatorio de Bisei (gubernio Okajama).

Ĝi estas asociita kun la Japana Asocio de Kosma Gvato, kies unu el la anoj estas Takeŝi Urata.

Laŭ Minor Planet Center tiu projekto permesis malkovri 395 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2010 kaj la kometon C/2001 W2 (BATTeRS), kiu estis poste klasifita kiel perioda kometo P/2001 W2 BATTeRS.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti