Baños de Montemayor

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Baños de Montemayor (Banejoj de Plejalta Monto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Baños de Montemayor
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 735  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 5° 51′ U (mapo)40.318333333333-5.8572222222222Koordinatoj: 40° 19′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baños de Montemayor (Ekstremaduro)
Baños de Montemayor (Ekstremaduro)
DEC
Baños de Montemayor
Baños de Montemayor
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Baños de Montemayor (Hispanio)
Baños de Montemayor (Hispanio)
DEC
Baños de Montemayor
Baños de Montemayor
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baños de Montemayor [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas bañenses. La censita populacio en 2008 estis de 737 loĝantoj.

Situo redakti

Baños de Montemayor estas situa en la plej norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 700 m; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed nur je 40 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 80 km de Salamanko, ĉefurbo de la Provinco de Salamanko en la regiono de Kastilio-Leono. La surfaco de ties teritorio estas de 21,98 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Manfarado de mebloj kaj kestoj. Rura turismo kaj banejoj de la epoko de Romia Imperio, banejoj kiuj nomigas la vilaĝon. Ĝi situas ĉe la ŝoseo el Cáceres kaj Plasencia al Salamanko kaj tradicie la ŝoseo de la Romia Imperio el la nordo al la sudo de okcidenta Hispania nome en la hispana Vía de la Plata el kio restas eroj de tiu ŝtona ŝoseo norde de la vilaĝo en direkto al Kastilio.

Demografio redakti

En la jena tabelo aperas la demografia evoluo de Baños de Montemayor inter 1996 kaj 2006 laŭ la datumoj de la Instituto Nacional de Estadística español.

Demografia evoluo de Baños de Montemayor
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
716 712 618 695 731 718 710 672 702 746

Monumentoj redakti

Temas pri eta vilaĝo, sed tamen ĝi havas du preĝejojn, ĉar la municipo aprtenis samtempe al du diversaj diocezoj: tiu de Plasencia kaj tiu de Coria. La Ruta de la Plata markis la limon de tiuj du ekleziaj dividoj kaj Baños de Montemayor estas trapasata de nordo suden de tiu vojo. Tiu koresponda al Coria, de Santa María estas la aktuala paroĥejo kaj tiu koresponda al Plasencia, de Santa Catalina, estas nun kulturdomo de Baños.

Eksteraj ligiloj redakti