Baŝkirio
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna respubliko Baŝkirio de la Rusia Federacio. En la tempo de Sovetunio la teritorio nomiĝis Baŝkira ASSR - pri tiu epoko ekzistas aparta artikolo. |
Baŝkirio aŭ Baŝkirujo (baŝkire Башҡортостан, Baŝqortostan; ruse Башкортостан, Baŝkortostan), oficiale Respubliko Baŝkortostano[2], estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio. Ĝi situas inter la riveroj Volgo kaj Uralo. Ĝia ĉefurbo estas Ufa. Kun loĝantaro de 4 072 292 laŭ censo el la jaro 2010, Baŝkirio estas la plej popolriĉa respubliko en la Rusia Federacio. Ĝi havas kimunan landlimon kun Udmurtio kaj Tatarujo.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Volgo |
Ĉefurbo | Ufa |
Guberniestro | Radij Ĥabirov |
Fondita | 28-a de Novembro 1917 |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Rusa |
Etnoj | baŝkiroj (29,5%) rusoj (36%) tataroj (25,4%) |
Geografio | |
Areo | 142 947 km²[1] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+5 |
Aŭtokodoj | 02, 102 |
OKATO | 80 |
ISO 3166-2 | RU-BA |
Retpaĝaro | www.bashkortostan.ru/ |
![]() | |
Baŝkirio estas unu el la plej riĉaj respublikoj en Rusio, ĉefe pro la bone evoluinta infrastrukturo. La areo havas siajn proprajn naftejojn kaj petrolkemian industrion. Norde de la ĉefurbo Ufa estas la plej granda petrolkemia komplekso en Eŭropo.
Kun la kolapso de Sovetunio, al Baŝkirio estis koncedita ampleksaj aŭtonomiaj rajtoj. La Konstitucio de Baŝkirio estis adoptita la 24-an de decembro 1993. Laŭ la unua artikolo de la Konstitucio, Baŝkirio estas suverena ŝtato ene de la Rusa Federacio.
Inter la jaroj 1996 kaj 1998 Baŝkirujo estis membro de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (UNPO).
La ŝtato festas la 11-an de oktobro kiel sian Tagon de la Respubliko.

Etimologio redakti
La nomo "Baŝkiro" devenas de la nomo de la etno 'baŝkiroj'. Dum la radiko de la nomo estas tjurka (estante kombinaĵo de ' baş ', kiu en la turka povas signifi kapo, ĉefo, ĉefa, la sufikso 'stan' estas persa kaj estas komuna al multaj eŭraziaj teritoriaj nomoj. La baŝkiroj parolas la baŝkiran lingvon, kiu apartenas al la kipĉaka lingvaro.
La 25-an de februaro 1992. la teritorio ricevis sian nunan nomon: Respubliko Baŝkortostano.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 143 600 km2 ;
- Loĝantaro: 4 102 900; inter ili baŝkiroj: 29,5%, tataroj: 25,4% kaj rusoj: 36%
Historio redakti
La teritorio de la hodiaŭa Baŝkirio estis iam la tielnomita Granda Hungario (latine Magna Hungaria), la patrujo de la hodiaŭa hungara popolo. Ĝingis-Ĥano regis Baŝkortostanon ĉirkaŭ 1220. La baŝkiroj estis sub mongola regado ĝis la mezo de la 16-a jarcento , kiam iliaj tribaj estroj libervole aliĝis al la imperio de Ivano la Terura. Ĝis la 16-a jarcento, la nuna Baŝkirio estis dividita inter la Ĥanlandoj de Sibir, Kazan, kaj Ora Hordo (Nogajoj).
Ĉe la Rusia Revolucio de 1917, Baŝkirio deklaris sin sendependa ŝtato kaj iĝis parto de la mallongdaŭra islama ŝtato de Idel-Ural. En 1922 Baŝkirio iĝis la unua sovetia respubliko sub la nomo Baŝkira Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Post la kolapso de Sovetunio, la nomo "Baŝkirostano" (Башкортостан) estis lanĉita anstataŭ la antaŭa nomo "Baŝkirio" (Башкирия).
Baŝkirio iĝis aŭtonoma respubliko en la Rusa Federacio la 31- an de marto 1992.
Religio redakti
En la 10-a jarcento, Islamo komencis disvastiĝi inter la Baŝkira popolo kaj en la 14-a jarcento ĝi iĝis la domina religio inter la Baŝkira popolo. La plimulto de la loĝantaro estas sunaistoj.
Lingvoj kaj kulturo redakti
Laŭ censo en 2010 la parolataj lingvoj estas rusa (97%), tatara (26%), baŝkira (23%)[3] kiu estas aŭdebla en kanto dum la Eurovision minorities languages 2022 (kantkonkurso sole de minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj).
Baŝkirio havas statuson de observanto ene de la Internacia Organizo de Turka Kulturo (turke: Uluslararası Türk Kültürü Teşkilatı, mallonge Türksoy).
Ekonomio redakti
Pro sia bone evoluinta infrastrukturo Baŝkirio apartenas al la plej riĉaj respublikoj de Rusio. Ĝi disponas pri propraj nafto-resursoj kaj petrol-kemia industrio. Norde de la ĉefurbo Ufa troviĝas la plej granda petrol-kemia komplekso de Eŭropo.
En Neftekamsk, ĉirkaŭ 270 km norde de Ufa, troviĝas la dua plej granda produktejo de aŭtobusoj de Rusio, la firmao NefAZ.
La ŝtato havas fortajn ekonomiajn kaj kulturajn ligojn kun sia okcidenta najbaro, la Respubliko de Tatarstano[4].
Transporto redakti
Ufa stacidomo estas la centro de la fervoja reto de la lando kaj ankaŭ estas hejmo de grava flughaveno. La ŝtata flugkompanio Bashkirian Airlines estis fondita en 2006. Ufa Internacia Flughaveno.
Bildgalerio redakti
-
Baŝkiraj ĉevaloj proksime de Yakty-Kul-lago
-
Shihan Toratau. Unuopaj montetoj estas popularaj simboloj de Baŝkortostano.
-
Akvofalo de Atysh
-
Aŭtuno Yamantau
Administra divido redakti
La Respubliko Baŝkortostano estas dividita en 21 urbajn distriktojn kaj en 54 rajonojn (kamparaj distriktoj).
Urboj redakti
Ĉefurbo de la respubliko estas Ufa (baŝkire Öfö, tatare Efä). Aliaj gravaj urboj estas Sterlitamak (Стерлитамак), Salavat, Neftekamsk, Oktjabrjskij, Beloreck kaj Belebej.
Urboj kaj urbecaj setlejoj
En Baŝkirio ekzistas 21 urboj kaj 2 urbotipaj loĝlokoj. Setlejo estas Slakbaŝ.
|
Literaturo redakti
(germana) Jörn Grävingholt: Der Fall Baschkortostan, eldonejo Deutsches Institut für Entwicklungspolitik, Volumo 4. DIE, Bonn 2005, ISBN 3-88985-284-X (262 S., hu-berlin.de [PDF; 1,2 MB]
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de Baŝkirio : bashkortostan.ru . Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de naturaj medioj de Baŝkirio Arkivigite je 2005-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://nvk520.narod.ru/municipal/bashkortostan17122004.html
- http://www.bashedu.ru/encikl/oglav.htm Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine Mallonga enciklopedio de Baŝkirio (en, ru)
- Retejo de la novaĵagentejo "Bashinform" Arkivigite je 2006-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Zilya Bahtieva (Зилия Бахтиева) Башҡортса һөйләшәм, kanto dum la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj, YouTube
Referencoj redakti
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ La 25-an de februaro 1992. la teritorio ricevis sian nunan oficialan nomon: Respubliko Baŝkortostano.
- ↑ (ru) Rusa Censo 2002, Lingva scipovo (krom la rusa) de la loĝantaro de certaj naciecoj laŭ respublikoj, aŭtonoma regiono kaj aŭtonomaj regionoj de la Rusa Federacio Arkivigite je 2006-11-04 per la retarkivo Wayback Machine. Arkivita la 4-an de novembro 2006 ĉe la Wayback Maŝino.
- ↑ (ru) "Prosmotr publikatsii : Respublika Tatarstan "Просмотр публикации : Республика Татарстан" Arkivita el la originalo la 30-an de januaro 2016.
Ĉefurbo: Ufa
Urbaj distriktoj: Agidel | Kumertau | Meĵgorje | Neftekamsk | Oktjabrjskij | Salavat | Sibaj | Sterlitamak | Ufa
Municipaj distriktoj: Abzelilova | Alŝeeva | Arĥangelska | Askina | Aurgaza | Bajmaka | Bakala | Baltaĉeva | Belebeja | Belokataja | Belorecka | Biĵbuljaka | Birska | Blagovara Blagoveŝĉenska | Buzdjaka | Burajeva | Burzjana | Ĉekmaguŝa | Ĉimŝa | Davlekanova | Duvana | Djurtjulia | Fjodorovka | Gafura | Ĥajbulina | Janaula | Jermekejeva | Iglina | Iliŝeva | Iŝimbaja Kaltasa | Karaidela | Karmaskala | Kiga | Krasnokama | Kugarĉa | Kuŝnarenkova | Kujurgaza | Meleuza | Meĉetlina | Miŝkina | Mijaka | Nurimanova | Salavata | Sterlibaŝeva | Sterlitamaka | Ŝarana Tatiŝla | Tujmaza | Uĉala | Ufa | Zianĉura | Zilaira