Bach-societo

(Alidirektita el Bach-Societo)

La Bach-Gesellschaft zu Leipzig (trad. Bach-Societo je Lepsiko) estas societo kiu estis iniciita en 1850 okaze de la 100-a mortdatreveno de komponisto kaj Thomas-kantoro Johann Sebastian Bach en Leipzig interalie fare de la komponistoj Robert Schumann, Franz Liszt, Ignaz Moscheles kaj Louis Spohr, la biografiisto pri Mozart, Otto Jahn, muziksciencisto Carl von Winterfeld, muzikteoriisto Siegfried Wilhelm Dehn, la instruisto ĉe Reĝa Konservatorio de Muziko je Lepsiko Carl Ferdinand Becker kaj Thomas-kantoro Moritz Hauptmann. Ĝia fondado servis nure al la celo de la publikigo de la riĉa verkaro de Bach en kompleta eldono.

Bach-societo
muzika organizaĵo
Komenco 1850 vd
Fino 1900 vd
Lando(j) Reĝlando Saksio vd
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Notlibreto por Anna Magdalena Bach, Bach Gesamtausgabe (BGA), vol. 44 [B.W. XLIV]: Manskribo de J. S. Bach, publikigita de la Bach-Societo je Lepsiko, 1895

La disvastigo kaj akceptado de la verkoj de Bach komencis je la Bach-Renesanco de la 19-a jarcento, kaŭzita per la reprezentado de la Mateo-pasiono de Johann Sebastian Bach 1829 fare de Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Sing-Akademie zu Berlin de Carl Friedrich Zelter, per kio la preskaŭ forgesita komponisto, ankoraŭ nur konata en fakulaj rondoj, denove eniris la konscion de vasta publiko.

Meritojn je la ekesto de la Bach-Gesamtausgabe (eldono de la kompleta verkaro de Bach) akiris - krom la fondintoj - la Bach-spertulo kaj posta Thomas-kantoro Wilhelm Rust, kiu aniĝis en la Bach-Societo en la fondojaro 1850. Ekde 1853 kunlaboranto ĉe la eldonado de la Bach-Gesamtausgabe, li transprenis ekde 1858 ties gvidadon kaj verkis antaŭparolojn pri la unuopaj volumoj de la eldono. En 1851 aperis la unua volumo de Bach-Gesamtausgabe.

Malgraŭ aro da eraroj, arbitra selekto de certaj verkoversioj, mankoj en ĝia fontokritika parto [1] kaj plie hazardaj numeradoj la volumoj estis vojrompa atingaĵo kaj kontribuis esence al studado kaj estimado de la muziko de Bach. Ili restis en la normo-eldonejo de la Bach-Gesamtausgabe ĝis la publikigo de la historikritika eldono de la kompleta verkaro de Bach en Neue Bach-Ausgabe (NBA) ĉe Bärenreiter en la jaro 2007, kies ekesto ricevis la decidan impulson en 1950 okaze de la 200-a datrevenode la mortotago de Bach en Göttingen kaj Lepsiko kaj komencis en la jaro 1954.

Kiam en la jaro 1899 la celo estis atingita per publikigo de la (malnova) Bach-eldono en 50 volumoj - 46 (47) jarkolektoj kaj suplemento - la (malnova) Bach-Societo malfondiĝis laŭstatute en la jaro 1900. Samtempe fondiĝis la Neue Bachgesellschaft la 27-an de januaro 1900 en Lepsiko. Ĝi ne staras en la sukcedo, sed ja en la tradicio de la malnova Bach-Gesellschaft.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Bach-Gesellschaft zu Leipzig (Hrsg.): Bach-Gesamtausgabe. Johann Sebastian Bach's Werke. 46 Jahrgänge und Supplement. Edition Breitkopf & Härtel, Leipzig 1851–1899.
  • Karen Lehmann: Die Anfänge einer Bach-Gesamtausgabe. Editionen der Klavierwerke durch Hoffmeister und Kühnel (Bureau de Musique) und C. F. Peters in Leipzig 1801–1865. Ein Beitrag zur Wirkungsgeschichte J. S. Bachs. Olms, Hildesheim u. a. 2004, ISBN 3-487-12577-3 (Leipziger Beiträge zur Bach-Forschung 6), (Zugleich: Dresden, Techn. Univ., Diss., 2003).
  • Bach-Gesellschaft zu Leipzig (Hrsg.): Johann Sebastian Bachs Musikstücke aus den Notenbüchern der Anna Magdalena Bach. Vorwort von Paul Graf Waldersee. Königsberg in Franken, 1894

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bach-Gesellschaft Leipzig » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.