Bach-preĝejo (Arnstadt)

La Bach-preĝejo (germane BachkircheNeue Kirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbokerno de Arnstadt, Germanujo.

La Bach-preĝejo, antaŭe la Hopfen-fontano.

Historio redakti

Unue menciita estis tiu preĝejo en 1333 ankoraŭ sub la malnova nomo Preĝejo de Sankta Bonifaco. Deincendie komplete detruite en 1581, ĝi fine rekonstruiĝis ekde 1676. Finiĝis la laboroj en 1683. Nun ĝi ekportis la nomon Neue Kirche (=nova preĝejo), kvankam ĝi estis sub la patroneco de la Sankta Triunuo. Konstrumaterialo estis ankaŭ brikoj de la malkonstruita Preĝejo de Sankta Jakobo. Ĝia interno estas tre modesta, en formo de simpla halo kiel kutime por evangelia predikadpreĝejo. Origine ĝi havis du galeriojn.

 
Interno, en la direkto al la du orgenoj.

Pilgrimloko de orgenemuloj redakti

La orgenkonstrumastro Johann Friedrich Wender el Mühlhausen faris en la 1703-a jaro orgenon por la Nova preĝejo . Ĝin pruvis kaj unuafoje ludis neniu malpli konata ol la 18-jaraĝa Johann Sebastian Bach. Li estis vokita al la posteno de orgenisto paroĥeja en la sama jaro kaj restos ĝis 1707. Tie ĉi li pliperfektigis sian arton kaj kreive verkis grandan serion da preludoj, fugoj, tokatoj. Arnstadt prave konsideratas kiel lulilo de granda kariero.

Kvankam post 160 jaroj la originala orgeno ankoraŭ bonege funkciis, la tiama ĉeforgenisto insistis pri muntado de nova orgeno pli granda. Feliĉe travivis tiun kaj pli malfruan manipuladon la originala ludotablo, sep registroj, la baroka orgenfasado. Ĉio tio parte surloke parte en la Kastela muzeo ĝis nun videblas. Konserviĝis ankaŭ ĉiuj originalaj orgenfaradaj planoj.

Bach-festivalo redakti

La preĝejo staras en la centro dum la ĉiujare okazanta Bach-festivalo. La alian tempon li servas kiel normala paroĥa preĝejo kaj koncertejo ankaŭ por ne-bach-muzikaĵoj. Tre proksime troviĝas la Bach-monumento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti