Kuba baktriso

(Alidirektita el Bactris cubensis)

La kuba baktriso (Bactris cubensis) estas specio de palmo endemia de la Nipe-Baracoa-Montarmasivo kaj orienta Sierra Maestra en orienta Kubo je altitudoj inter 40 kaj 700 metroj super marnivelo. Oni trovas tiun neotropisan specion en la kubaj humidaj arbaroj. Arboj de B. cubensis kreskas 2,7 ĝis 6,4 metrojn de alteco arigite po grupetoj de 6 ĝis 12 trunkoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba baktriso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Genro: Baktriso Bactris
Specio: B. cubensis
Bactris cubensis
Burret
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Laŭ Salzman kaj Judd B. cubensis konstituas kladon kun B. plumeriana kaj B. jamaicana, la aliaj baktrisaj specioj de Grandaj Antiloj.

Bibliografio redakti

  • angle Salzman V.T. and W.S. Judd. 1995. A revision of the Greater Antillean species of Bactris (Bactridinae: Arecaceae). Brittonia 47 (4): 345-371.