Bad Gandersheim

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Bad Gandersheim aŭ Gandersheim estas urbo en norda parto de Germanio, en federacia lando Malsupra Saksio, en rivera valo de Leine. La urbo havas ĉ. 10 000 loĝantojn (tutekzakte, fine de decembro 2022 estis 9552).

Bad Gandersheim
Blazono
Bad Gandersheim (Germanio)
Bad Gandersheim (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Northeim
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05382
Poŝtkodo 37575–37581
Aŭtomobila kodo NOM
Oficiala Municipokodo 03155001
Politiko
Demografio
Loĝantaro 9552 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 51° 52′ N, 10° 2′ O (mapo)51.87194444444410.025277777778Koordinatoj: 51° 52′ N, 10° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 133 m
Areo 90,49 km²
Oficiala retejo https://www.bad-gandersheim.de/
vdr

La urbo famas pro la iama abatinejo Gandersheim, kiun fondis en 852 la Saksia princo Liudolf (por nobelaj junulinoj) kaj kies du filinoj (Hathumod jam en aĝo de 12 jaroj) iĝis gvidanto de la abatinejo. Laŭ dekreto de Ludoviko la 3-a, gvidantoj de la abatinejo restas ĉiam membroj de princa familio, ĝis kiam surprenas la taskon iu el ili. Oto la 3-a donis rajtojn je propra foiro, dogano kaj monpregado. La abatinejo havis grandegajn bienojn.

La lasta romkatolika abatino mortis en 1589 (Augusta Dorothea), dum oni jam en 1568 enkondukis la protestantan kredon. La protestantaj estroj plu retenis la specifajn rajtojn, kiam en 1803 Gandersheim iĝis parto de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo. Oni malfondis la abatinujon en 1810 pro la ŝtata sekularigo kaj oni disportis la trezorojn, kolektitajn dum jarcentoj.

La tomboj de la abatinoj troviĝas en la klostra kirko, fondita en la 11-a jarcento.

En la abatinujo dum la 10-a jarcento membris la verkistino kaj poeto, historiisto Roswitha von Gandersheim kaj en la 13-a jarcento la pastro Eberhardt tie verkis versan kronikon en loka dialekto.

Norde de la urbo situas salaj banejoj, kiuj allogas multajn turistojn.