Bad Homburg
Bad Homburg, plennome Bad Homburg vor der Höhe, estas urbo en la sudo de la federacia lando Hesio en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 54 996 loĝantojn. La urbo situas en la mezalta montaro Taunus, ĝi apartenas al la distrikto Hochtaunus kaj al la administra distriktaro Darmstadt.
Bad Homburg | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • rezidejo • city with special status • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Hochtaunus | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06172 | |||||
Poŝtkodo | 61348, 61350, 61352 | |||||
Aŭtomobila kodo | HG, USI | |||||
Oficiala Municipokodo | 06434001 | |||||
LOCODE | DE BHO | |||||
Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alexander Hetjes | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 61348 Bad Homburg v.d.Höhe | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 54996 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo)50.2292361111118.6104861111111Koordinatoj: 50° 14′ N, 8° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 194 m | |||||
Areo | 51,14 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-homburg.de/ | |||||
Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.
Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.
Urbopartnerecoj
redaktiBad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
- Bad Mondorf en Luksemburgio (ekde 1956)
- Cabourg en Francio (ekde 1956)
- Koiro en Svisio (ekde 1956)
- Dubrovnik en Kroatio (ekde 2002)
- Exeter en Britio (ekde la 9-a de oktobro 1965)
- Mariánské Lázně (germane Marienbad) en Ĉeĥio (ekde la 23-a de oktobro 1991)
- Mayrhofen en Aŭstrio (ekde 1956)
- Peterhof en Rusio (ekde la 10-a de julio 1994)
- Terracina en Italio (ekde 1956)
Projektaj partnerecoj:
Gefiloj de la urbo
redakti- Oscar A. H. Schmitz
- Georg Anthes, operkantisto
Vidu ankaŭ
redakti- La historia ŝtato Hesio-Homburg, kun ĉefurbo Bad Homburg
- Aliaj lokoj kun la nomo Homburg