Bad König

komunumo de Hesio en Germanio

Bad König estas banloka urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9951 loĝantojn.

Bad König
Blazono
Bad König (Germanio)
Bad König (Germanio)
DEC

Map

banloko • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Odenwald
Urborajtoj jes
Telefona antaŭkodo 06063
Poŝtkodo 64732
Aŭtomobila kodo ERB
Oficiala Municipokodo 06437001
Politiko
Komunumestro Uwe Veit
Adreso de la administrejo Schloßplatz 3
64732 Bad König
Demografio
Loĝantaro 9951 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 44′ N, 9° 0′ O (mapo)49.741259.0070833333333Koordinatoj: 49° 44′ N, 9° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 100 ĝis 400 m
Areo 46,73 km²
Oficiala retejo http://www.badkoenig.de/
vdr

La urbo disponas pri terma banejo kaj vasta kuracurba parko. La kunvenejo Kurhaus gastigas koncertojn kaj kongresojn, en subĉiela teatrejo somere sursceniĝas pliaj kulturaj eventoj. Apud la historia urba kastelo troviĝas interalie modesta memorejo pri la polusa esploristo Carl Weyprecht, kiu naskiĝis en la urbeto kaj laboris precipe en Vieno.

Divido redakti

Al la urba teritorio krom la kerna urbo apartenas la partoj

  • Zell,
  • Momart,
  • Etzen-Gesäß,
  • Fürstengrund,
  • Kimbach,
  • Nieder-Kinzig kaj
  • Ober-Kinzig kun la vilaĝeto Gumpersberg.
 
vojmontrilo al la partnera urbo Argentat

Partnera urbo redakti

Bad König havas partnerajn rilatojn kun la urbo   Argentat sur Dordogne en Francio.

Rilatoj al Esperanto redakti

Dum 2005 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. La esperantisto Andreas Emmerich, gvidanto de la distrikta Esperanto-klubo kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA), poste vicprezidanto, loĝas en la komunumo Brombachtal en distanco de nur 6 kilometroj sudokcidente, kaj inter la jaroj 2002 kaj 2007 la esperantistoj Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė loĝis en Höchst im Odenwald en distanco de nur 8 kilometroj norde.

Eksteraj ligiloj redakti