Bad Kleinen
Bad Kleinen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordokcidenta Meklenburgo de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la administra komunumaro Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 3 652 loĝantojn.
Bad Kleinen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||
Distrikto | Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo | |||
Komunumaro | Amt Dorf Mecklenburg-Bad Kleinen | |||
Urborajtoj | – | |||
Telefona antaŭkodo | 038423 | |||
Poŝtkodo | 23996 | |||
Aŭtomobila kodo | NWM | |||
Oficiala Municipokodo | 13074002 | |||
Subdivido | 8 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Hans Kreher | |||
Partio de komunumestro | FDP | |||
Adreso de la administrejo | Am Wehberg 17 23972 Dorf Mecklenburg | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 3652 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 53°46′N 11°28′O / 53.767°N, 11.467°O (mapo)Koordinatoj: 53°46′N 11°28′O / 53.767°N, 11.467°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 35 m | |||
Areo | 23,43 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.mein-bad-kleinen.de/ | |||
Esperanto en Bad KleinenRedakti
Inter la 27-a de decembro 1992 kaj la 3-a de januaro 1993 la 36-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Bad Kleinen kaj pritraktis la temon "Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj". Temis pri la unua Internacia Seminario en la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj la organiza teamo insistis organizi ĝin tie, malgraŭ neperfekteco de la antaŭe socialisma feriejo: Malbonŝance la semajno estis aparte frostega, kaj la hejta sistemo apenaŭ sukcesis kontraŭbatali la malvarmon, tial ke malgraŭ ardaj diskutoj, fajraj flirtoj kaj intensa diskoteka dancado la partoprenantoj foje ekstre nokte varme duŝis por realtigi la korpotemperaturon.