Badajun, laŭ hindie बदायूँ, urdue بدایوں estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Badajun
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 243601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 3′ N, 79° 7′ O (mapo)28.0579.12Koordinatoj: 28° 3′ N, 79° 7′ O (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 81 km² (8 100 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Badajun (Utar-Pradeŝo)
Badajun (Utar-Pradeŝo)
DEC
Badajun
Badajun
Situo de Badajun
Badajun (Barato)
Badajun (Barato)
DEC
Badajun
Badajun
Situo de Badajun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budaun [+]
vdr
Placo en Badajun

Demografio redakti

Badajun havis populacion de 159 285 en 2011.

Geografio redakti

Badajun situas sur ebenaĵo de Gango 155 metrojn super la marnivelo. Uĝhani troviĝas 12, Barejli 45 (voje 51), Kaskanĝ 55, Ĉandausi 60, Ŝahĝahanpur 78, Faruĥabad 83, ĉefurbo Delhio 199 (voje 234), Kanpur 204 (voje 253), subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 222, Kolkato 1109, Mumbajo 1195 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Laŭ legendo Badajun estis fondita en 905. Ĝi estis konkerita en 1085 fare de sultano, eĉ ĝi estis la ĉefurbo de sultanlando Delhi por kvar jarojn inter 1210-1214. En 1223 impona moskeo estis konstruita. En 1571 la urbo estis bruligita. Badajun kaj ĝia distrikto estis ceditaj al la brita registaro en 1801.

Ekonomio redakti

Badajun estas ĉefe agrikultura urbo, en la najbareco oni produktas tritikojn, rizojn, sukerkanojn, mentolojn kaj terpomojn. Ene de la urbego oni prilaboras sukerojn, rizojn, produktas partojn de aŭtoj kaj brikojn.

Lingvoj redakti

La vaste parolata lingvo en Badajun estas la hindia kaj la urdua kun la angla, sed la panĝaba ankaŭ estas signifa lingvo.

Religioj redakti

En Badajun la loĝantoj estas hinduoj (55%), islamanoj 44%, kristanoj kaj sikoj malpli ol 1%

Eduko redakti

Badajun estis centro por spirita lernado sufiismo ekde 1200. Nuntempe la plej alta edukado okazas en altlernejo.

 
Altlernejo en Badajun

Trafiko redakti

Badajun havas trairan fervoja linion, krome kvin ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. Enurbe grava trafikilo estas la rikiŝo.

Klimato redakti

Badajun situas en tropika regiono. Ĝia averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C. La klimatcirkonstancoj estas taŭgaj por agrikulturo.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans