Baden-Baden

urbo en Germanio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por proksime lokigita historia ŝtato kaj regiono rigardu la paĝon Badeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden.

Baden-Baden (foje esperantigita kiel Badeno, kvankam tio ankaŭ estas nomo de historia (federacia) lando) estas eksterdistrikta urbo kaj konata banloko en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 57 025 loĝantojn.

Baden-Baden
Blazono
Baden-Baden (Germanio)
Baden-Baden (Germanio)
DEC

Map

Flago
kuracloko • banloko • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • urba komunumo de Germanio • mezgrada regiona centro
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07221,
07223 (urbopartoj Rebland, Steinbach, Neuweier, Varnhalt)
Poŝtkodo 76530–76534
Aŭtomobila kodo BAD
Oficiala Municipokodo 08211000
NUTS DE121
Subdivido 11 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Demografio
Loĝantaro 57025 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 46′ N, 8° 14′ O (mapo)48.7619444444448.2408333333333Koordinatoj: 48° 46′ N, 8° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 161 m
Areo 140,21 km²
Oficiala retejo https://www.baden-baden.de/
vdr

Baden-Baden portas la kromnomon "rozurbo".

Etimologio redakti

En la moderna germana lingvo, Baden estas substantivo kun la signifo "banado"[1] sed Baden, la originala nomo de la urbo, devenas de pli frua plurala formo de Bad ("bano")[2]. [5]

La urbo komence nomiĝis Baden, sed pro klara kompreno oni ofte nomis ĝin Baden en Baden, por distingi ĝin de Baden (Aŭstrio) aŭ Baden (Svislando). En 1931 la nomo de la urbo estis oficiale ŝanĝita al Baden-Baden.

Nomo en Esperanto redakti

La esperantigita nomo de la urbo laŭ PIV2, Badeno, nuntempe estas evitenda, ĉar ĝi devenis de ĝia malnova germana nomo "Baden", kiu jam ekde 1932 estis anstataŭigita de "Baden-Baden". Dum Esperanto-aranĝoj en Baden-Baden (ekzemple la Trilanda Renkontiĝo de GEJ en 2005 kaj la BAVELO-Seminario en 2006), oni ne esperantigis la nomon de la urbo.

Geografio redakti

Badener Höhe (esperante= altaĵo de Badeno) estas monto en la norda Nigra Arbaro sur la teritorio de Baden-Baden kaj Forbach. Kun alteco de 1002,5 m ĝi estas la plej alta punkto en la urbo Baden-Baden.

Turismo redakti

Vizitindaĵoj estas la tn. Trinkhalle (trinkfontano), Kurhaus (kuracloko), Friederichsbad (kuracloka banejo), malnova fortikaĵo, Festspielhaus (operejo) Neues Schloss (nova kastelo), Altes Schloss (malnova kastelo), florĝardeno Lichtentaler Allee,

Fotogalerio redakti

 
Panorma vido super Baden-Baden

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Literaturo redakti

(eo) Baden kaj la nova balneologia arkivo, radioprelego de d-ro Arthur Baur, SRI 1991-020-B-2

(de) Volkmar Eidloth: Baden-Baden, europäische Kurstädte und das Welterbe der UNESCO. Grundzüge einer länderübergreifenden gemeinschaftlichen Bewerbung (Baden-Baden, eŭropaj banurboj kaj Monda Heredaĵo de Unesko. Bazoj de translima komuna aspiro.), en: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 42. jarkolekto 2013, Heft 3, paĝoj 134–144 (surrete)

Vidu ankaŭ redakti

Kastelo Hohenbaden

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (de) Messinger, Heinz; Türck, Gisela; Willmann, Helmut, 1993, "bath·ing" (banado), Langenscheidt's Compact Dictionary:
  2. (en) Charnock (1859), "Baden", p. 23, Local Etymology, A Derivative Dictionary of Geographical Names.