La Badia Fiorentina estas abatejo kaj preĝejo lokita en Florenco (Italio), ĉe la Via del Proconsolo. Ĝi apartenas al la frateco de Jerusalemo. Ĝi famiĝis kiel la paroĥa preĝejo de Beatrice Portinari, la amulino de Dante Alighieri. La propra domo de Dante situis je la alia flanko de la strato, en konstruaĵo hodiaŭ nomita Casa di Dante, rekonstruita en 1910 kiel muzeo pri Dante.

Enirejo de la Badia Fiorentina.

En 1373, Giovanni Boccaccio faris sian faman paroladon pri La Divina Commedia en tiu preĝejo.

Ex libris