Bafina Insulo (inuktituta: ᕿᑭᖅᑖᓗᒃ, Qikiqtaaluk, angle Baffin Island, france Île de Baffin estas insulo de la Kanada Arkta Insularo en Nunavuto. Ĝi estas la plej granda insulo de Kanado kaj kvina plej granda insulo de la mondo, kun surfaco de 507 451 km². Ĝi havas 11.000 loĝantojn (2004) kaj nomiĝas laŭ la brita esploristo William Baffin. La malnovaj norvegoj konis ĝin laŭ la nomo Helluland.

Bafina insulo (Qikiqtaaluk)
Baffin Island, Baffinland
Satelita bildo de la insulo
Satelita bildo de la insulo
insulo
Akvejo Arktika oceano
Atlantiko
Geografia situo 69° N, 72° U (mapo)69-722147Koordinatoj: 69° N, 72° U (mapo) f1
Situo de Bafina insulo (Qikiqtaaluk) Baffin Island, Baffinland
Situo de Bafina insulo (Qikiqtaaluk)
Baffin Island, Baffinland

Mapo de Bafina Insulo kaj ĉirkaŭaĵo
Longo 1 600 kmf2
Larĝo 700 kmf3
Areo 507 451 km² f4
Plej alta loko Mount Odin
2 147 mf5
Loĝantaro 11 855 (10-a de majo 2011)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Iqaluit
Nordorienta bordo de Bafina insulo el alteco de 1 500 metroj
Nordorienta bordo de Bafina insulo
el alteco de 1 500 metroj
vdr

Geografio redakti

 
Satelita bildo de Bafina Insulo

La ĉef-"urbo" de Nunavuto, Iqaluit, troviĝas ĉe Golfeto Frobisher je la suda marbordo de Bafina Insulo.

Sude troviĝas la Hudsona Markolo, sur kies alia flanko estas Kebekio. Oriente estas la Davisa Markolo kaj la Bafina Golfo; aliflanke de ili estas Gronlando. Je la okcidento kaj nordo, Foksa Baseno, la Butia Golfo kaj Lankastra Markolo dividas Bafinan Insulon disde la resto de la Kanada Arkta Insularo.

Sur la insulo mem estas monta tereno, kun la plej alta monto Monto Blanche (2146 m). Alia grava monto estas Monto Asgard (2011 m) en la Nacia Parko Auyuittuq.

En la centro de la insulo oni trovas la Glaĉero Barnes, kiu retiriĝas depost la fruaj 60-aj jaroj.

Politiko redakti

Bafina Insulo estas parto de la Regiono Qikiqtaaluk de Nunavuto.

Komunumoj (laŭ nombro de loĝantoj)  (2001) redakti

Ikaluito 5,236
Pangnirtung   1,243
Pond Inlet 1,220
Clyde River 785
Arctic Bay 646
Kimmirut 433

Aldone, la komunumoj Qikiqtarjuaq kaj Cape Dorset lokiĝas sur insuletoj apud Bafina Insulo.

Vidu ankaŭ redakti