Bafoussam estas grandurbo en la okcidento de la ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. La urbo estas la administra centro de la regiono Okcidenta Kameruno (france Ouest, angle West).

situo de Bafoussam en Kameruno

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bafoussam situas inter montoj laŭ rivero en nordokcidenta parto de la lando.

Historio redakti

Bafoussam estis fondita en la 14-a jarcento. La urba komunumo estis formita en 1926.

Ekonomio redakti

Bafoussam estas grava komerca centro. Oni okupiĝas pri produktado de kafoj, tabakoj, teoj kaj bieroj.

Trafiko redakti

Bafoussam havas flughavenon kaj landovojojn.

Klimato redakti

En Bafoussam tropika klimato regas.

Fontoj redakti

  • Angla kaj franca Vikipedioj