Bagdad Café (filmo)

Bagdad Café («Bagdad» Kafejo) estas germana filmo de Percy Adlon aperinta en 1987.

Bagdad Café
Originala titolo Bagdad Café
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 nov. 1987
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado Bernd Heinl
Reĝisoro(j) Percy Adlon
Produktisto(j) Percy Adlon
Scenaro Percy Adlon
Muziko de Bob Telson
Rolantoj Marianne Sägebrecht • CCH Pounder • Jack Palance • Christine Kaufmann • George Aguilar • Monica Calhoun • Apesanahkwat
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La loko de Bagdad Café, ĉefa scenejo de la filmo, ankoraŭ ekzistanta somere de 2001, 14 jarojn poste

TemoRedakti

La rakonto disvolviĝas en motelo lokita en Bagdad, Kalifornio, fantomurbo en la Mojave-dezerto, vojflanke de la fama Ŝoseo 66. Post disputo kun sia edzo, Jasmin, Bavar-devena virino troviĝas sola kaj ekloĝas en «Bagdad» Kafejo mastrumata de Brenda, bruema kaj stresata virino. En tiu stranga dekoro, Jasmin komence inspiras singardemon. Tamen, iom post iom, ŝi fariĝas ne malhavebla kaj redonas vivon al «Bagdad» Kafejo.

TeĥnikaĵojRedakti

RolularoRedakti

RekompencojRedakti

KomentaroRedakti

  • La filmo famiĝis samtempe kun originala kanzono «Calling you», interpretita de Jevetta Steele: A desert road, from Vegas to nowhere ...
  • La vera Bagdad Café, antaŭe nomita Sidewinder Cafe, ekzistas apud la fantomurbo Bagdad (Kalifornio) en Ŝoseo 66 kaj ĉiujare akceptas nostalgiajn vizitantojn (pozicio en Google Earth: 34°49'11.10"N, 116°38'37.50"W).

Eksteraj ligilojRedakti