Bagneux - Lucie Aubrac (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bagneux, Lucie Aubrac kaj Lucie Aubrac (filmo).

Bagneux - Lucie Aubrac estas nova stacio sur linio 4 de la Metroo de Parizo kaj estonte sur linio 15 de Grand Paris Express, situanta en komunumo Bagneux, departemento Hauts-de-Seine. Ĝi fariĝis la fina stacio de linio 4 post ĝia plilongigo elde Mairie de Montrouge. Ĝi estis malfermita la 13-an de januaro 2022. La nomo Bagneux - Lucie Aubrac omaĝas al franca rezistulino Lucie Aubrac.

Bagneux - Lucie Aubrac
metrostacio • subtera stacio • fina stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Bagneux
Geografia situo 48° 48′ 10″ N, 2° 19′ 2″ O (mapo)48.8026607790082.3173561692238Koordinatoj: 48° 48′ 10″ N, 2° 19′ 2″ O (mapo)
Bagneux - Lucie Aubrac (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Bagneux - Lucie Aubrac (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Bagneux - Lucie Aubrac
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Bagneux - Lucie Aubrac
Ecoj
Profundo -8 m M04
-36 m M15
Tarifa zono 2
Historio
Malfermo 13-a de januaro 2022 M04
2025 M15
Arkitekto LIN (Finn Geipel kaj Giulia Andi)
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP / SGP
Trafikanto RATP
Kodo GA19 / 19BAG
Metro-linioj M04 · M15 (estonte)
vdr


Stacio

redakti

La stacio situas en dediĉita loko de kvartalo Victor-Hugo, sub loĝeja kaj komerca komplekso.

La fina stacio havas ĉefan alirejon sur suda antaŭplaco de 5 000 m2, sur Avenuo Henri-Barbusse. Dua alirejo estis kreita norde de la stacio, sur Avenuo de Stalingrad.

La stacio havas profundon de 8 metroj. Estas rekta aliro de la surfaco pere de rulŝtuparoj. Elde la ĉefa alirejo, estas po lifto sur ĉiu kajo por handikapitoj.

Estonta stacio sur linio 15 de Grand Paris Express

redakti

Laŭ skemo malkaŝita la 26-an de januaro 2011[1], Bagneux M4 devus ankaŭ esti stacio de linio 15 de estonta metroo Grand Paris Express[2],[3],[4]. Ĝiaj kajoj havos profundon de 38 m. Aliro al stacio de Grand Paris Express, kiu troviĝos en la nivelo de Rond-Point des Martyrs de Chateaubriant, fariĝos tra Avenuo Henri-Barbusse.


 
Konstruo de stacio sur linio 15

Interkonektoj

redakti
  •   RATP 162 188 388
  •   RATP 187 197 297 haltejoj Grange Ory kaj Croix d'Arcueil sur Avenuo Aristide-Briand

Referencoj

redakti
  1. (PDF) Carte annexée au protocole entre l'État et la Région relatif aux transports publics en Île-de-France[rompita ligilo], sur www.debatpublic-reseau-grandparis.org, site du débat public du 30 septembre 2010 au 31 janvier 2011 sur le réseau de transport public du Grand Paris. Consultée le 10 février 2012.
  2. Le supermétro, c’est parti au sud! Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today - Le Parisien - Bérengère Lepetit - 06.07.2011
  3. Bagneux M4 Arkivigite je 2012-09-15 per la retarkivo Wayback Machine • Société du Grand Paris
  4. (pdf) Présentation lors de la réunion publique d’information à Bagneux - 16 octobre 2012 Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine • Société du Grand Paris

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti