Bago, - tagaloge Lungsod ng Bago - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Orientaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Laŭ onidiro la komunumo ricevis la loknomon de arbo nomata "Bágo" (gnetum gnemon).

Urbodomo de Bago
Urbodomo de Bago
Bago
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 6101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191 210  (2020) [+]
Loĝdenso 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 32′ N, 122° 50′ O (mapo)10.538797222222122.83844722222Koordinatoj: 10° 32′ N, 122° 50′ O (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 401,2 km² (40 120 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bago (Filipinoj)
Bago (Filipinoj)
DEC
Bago
Bago
Situo de Bago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bago, Negros Occidental [+]
vdr
Katedralo de Bago

Geografio redakti

Bago situas en interno de la insulo, tamen la eksteraj distriktoj atingas la golfon, aliflanke la kontraŭaj distriktoj havas areojn en monto, kiu estas natura parko. La samnoma rivero Bago preterfluas [1]. Provinca ĉefurbo Bacolod troviĝas 19, Iloilo (urbo) 34, Kabankalan 61, Cebuurbo 121, Dumaguete 147, Puerto Princesa 457, Dabao 492, ĉefurbo Manilo 493, Kezonurbo 500 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La historio por hispanoj komenciĝis en 1571, kiam ili asignis la komunumon. En la sekva jaro aŭgustenanoj kristanigis la indiĝenojn. La oficiala fondo de Bago okazis en 1575 kaj Bago ricevis la statuson vilaĝo en 1800. Okazis granda ribelorevolucio en 1898 pro la tiraneco de hispanoj, ties rezultojn aboliciis armeo de Usono, tamen ili permesis al la municipo resti regata de filipinoj. La japanoj regis en Bago inter 1942-1945, tiam filipinaj partizanoj luktis por la libereco. Bago urbiĝis en 1966, atingis la internacian klasifikadon grandurbo en 1980 kaj akiris titolon komponenta urbo en 2018.

 
Statuo en Bago

Ekonomio redakti

Bago estas ekoturisma celloko.

Religio redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj (82%), eĉ Bago estas sidloko de diocezo.

Trafiko redakti

Ĉe Bago kruciĝas gravaj vojoj el sudo-nordo kaj oriento-okcidento.

Klimato redakti

Bago situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1338 mm. Inter junio kaj novembro daŭras la pluva sezono, sed plupas ankaŭ en la ceteraj monatoj. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans