Baia Mare

urbo en nuna Rumanio

Baia Mare [baja mare] (hungare Nagybánya [nadjba:nja]; germane Frauenbach) estas urbo en la nord-okcidenta Rumanio en Transilvanio, 592 km nord-okcidente de Bukareŝto. Ĝi estas unu el la ĉefaj urboj de la regiono Maramureŝo kaj la ĉefurbo de la distrikto Maramureș. La urbo estas centro de la regiona minindustrio. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Blidari, Ferneziu, Firiza, Recea, Satu Nou de Jos kaj Valea Neagră.[1]

Baia Mare
Urbo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbo • urbego
Lando  Rumanio
Distrikto Maramureș
Alinome Nagybánya (hungare), Frauenbach (germane), Rivulus Dominarum (latine)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 41′ N, 23° 35′ O (mapo)47.67523.577777777778Koordinatoj: 47° 41′ N, 23° 35′ O (mapo)
Baia Mare (Rumanio)
Baia Mare (Rumanio)
DMS
Alto super maro 228 m
Poŝtkodo 430***
Loĝantaro 108 759 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 106318
vdr

Loĝantaro redakti

Ĝi enhavis en 2002 137 921 loĝantojn, en 1910 12 877 (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 148 363 (rumanoj, 17,5 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 108 759 loĝantoj sur areo de 236 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 461 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1329. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).

En 1896 tie fondiĝis la Artistkolonio de Baia Mare.

Partneraj urboj redakti

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Csoma György: Régi dicsőségünk. A múzeumalapítók és a múzeum, 2004.
  • Oszóczki Kálmán: Nagybányai útikalauz (EMKE-Füzetek 1–2. Nb. 1993).
  • A nagybányai bányakerület monográfiája[2]

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Magyar Elektronikus Könyvtár

Eksteraj ligiloj redakti