Baja California [Baĥa kaliFORnja] (Esperantigite: Malsupra Kalifornio) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi konsistigas la nordan parton de Kalifornia Duoninsulo, kies alia parto estas la provinco Baja California Sur.

Baja California
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco578 m [+]
Koordinatoj30° N, 115° U (mapo)29.95-115.11666666667Koordinatoj: 30° N, 115° U (mapo)
ĈefurboMexicali
- koordinatoj30° N, 115° U (mapo)29.95-115.11666666667Koordinatoj: 30° N, 115° U (mapo) [+]
Areo71 450 km² (7 145 000 ha) [+]

Loĝantaro3 315 766 [+] (2015)
Denseco46,41 loĝ./km² [+] [+]

ŜtatestroJosé Guadalupe Osuna Millán

HorzonoUTC-08:00 [+]
Poŝtkodo21, 22 [+]
ISO 3166-2MX-BCN

Baja California (Tero)
Baja California (Tero)
situo de Baja California en Meksiko

Baja California (Baja California)
Baja California (Baja California)
DEC

Map
Baja California

Vikimedia Komunejo:  Baja California [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Baja California havas areon de 60 921 km² kaj loĝantaron de proksimume 3,1 milionoj;, kies plejparto vivas en la urboj Mexicali kaj Tijuana. Entute en Baja California ekzistas nur 5 komunumoj (vidu la liston de komunumoj en Baja California. Norde la provinco limas al la usona provinco Kalifornio, kun kiu ĝi iam formis unuon; tiu limo estas la plej longa tera limo. Nord-oriente ĝi limas al la meksika provinco Sonoro. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-BCN".

Mexicali, kvankam ne tiom granda kiom Tijuana, estas la ĉefurbo; ĝi situas en la nordo. Pro la malmulteco de la eksterurbaj loĝantoj la provinco dividiĝas en nur kvin komunumojn (municipojn): la du jam menciitaj urboj kaj Ensenada, Playas de Rosarito kaj Tecate.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti