Bajkalio (ruse Прибайкалье, [pribajkalje]) estas svaga geografia termino aludanta al la regiono ĉirkaŭ la lago Bajkalo. Ĝi estas malpli ofta, ol la koncepto de Transbajkalo, nome areo oriente de la Lago Bajkalo. La termino Bajkalio estas svage difinita kaj ne havas oficialan difinon.

Bajkalio
Regiono
areo [+]

LandoRusio
- koordinatoj53° 0′ 0″ N, 108° 0′ 0″ O (mapo)53108Koordinatoj: 53° 0′ 0″ N, 108° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoBarguzin Range [+]


Bajkalio (Rusio)
Bajkalio (Rusio)
DEC
Bajkalio
Bajkalio

Map
Bajkalio
vdr
Irkutsk estas la plej granda urbo en la regiono ĉirkaŭ la lago Bajkalo.

La areo de Bajkalo havas longan historion de homa setlado. Frua konata tribo en la areo estis la kurikanoj, prauloj de du etnaj grupoj: nome la burjatoj kaj la jakutoj.

Situanta en la iama norda teritorio de la konfederacio de Ŝiungnuoj, Bajkalio estis scenejo de la Milito Han–Ŝiungnua, kie la armeoj de la Dinastio Han persekutis kaj venkis la fortojn de Ŝiungnuoj el la 2a jarcento a.K. al la 1a jarcento n.e. Ili registris ke la lago estis "granda maro" (hanhai) kaj desegnis tiun Nordan Maron (Běihǎi) el la duonmitaj Kvar Maroj.[1] La Kurikanoj, nome Siberia tribo kiu loĝis en la areo en la sesa jarcento, donis nomon kiu trandukeblas al "multa akvo". Poste, ĝi iĝis nomita "natura lago" (Baygal nuur) fare de la Burjatoj kaj "riĉa lago" (Bay göl) fare de la Jakutoj.[2] La Eŭropanoj sciis malmulton pri la lago ĝis Rusio etendiĝis en la areo jam en la 17a jarcento. La unua Rusa esploristo kiu atingis la bordojn de la Lago Bajkalo estis Kurbat Ivanov en 1643.[3]

La Rusia ekspansio al la Burjata areo ĉirkaŭ la lago Bajkalo[4] en 1628–58 estis parto de la Rusia konkero de Siberio. Ĝi estis farita la unuan fojon laŭ la rivero Angara kontraŭflue el Jenisejsk (fondita en 1619) kaj poste suden el la rivero Lena. Rusoj unuafoje aŭdis pri Burjatoj en 1609 ĉe Tomsk. Laŭ popolaj rakontoj rilatitaj unu jarcenton post tiu fakto, in 1623, Demid Pjanda, kiu povus esti la unua ruso kiu atingis la riveron Lena, trapasis el supra Lena al Angara kaj alvenis al Jenisejsk.[5]

Referencoj redakti

  1. Chang, Chun-shu. (2007) The Rise of the Chinese Empire: Nation, State, and Imperialism in Early China, ca. 1600 B.C.-A.D. 8. University of Michigan Press, p. 264. ISBN 978-0-472-11533-4.
  2. Lincoln, W. Bruce. (2007) The Conquest of a Continent: Siberia and the Russians. Cornell University Press, p. 246. ISBN 978-0-8014-8922-8.
  3. Research of the Baikal. Irkutsk.org (18a de Januaro 2006). Alirita 2012-01-02.
  4. George V. Lantzeff kaj Richard A. Price, 'Eastward to Empire', 1973
  5. Открытие Русскими Средней И Восточной Сибири (en rusa). Randewy.ru. [1] Alirita la 1an de Septembro 2017.