Bajo Martín (Malsupra Martín) estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordoriento de la provinco Teruelo. La nomo devenas el la rivero Martín, kiu trapasas ĝin en sia malsupra fluejo, kaj ĉe kies bordoj estas la plej granda parto de la lokoj kiuj kunformas la komarkon. Ties administracia ĉefurbo estas Híjar, sed la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. Ĝi havas areon de 795,20 km² kaj populacion de 6 307 loĝantoj.

Loko de la komarko Bajo Martín en la nordoriento de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

La komarko enhavas naŭ municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Híjar (1 721 loĝ.) kaj Albalate del Arzobispo (1 980 loĝ.).

Municipoj redakti

 
Municipoj de la komarko Bajo Martín.

La komarko enhavas la jenajn naŭ municipojn:

Geografio redakti

La komarko limas norde kun la Ribera Baja del Ebro, okcidente kun Campo de Belchite, ambaŭ de la provinco Zaragozo, kaj Cuencas Mineras, sude kun Andorra-Sierra de Arcos kaj oriente kun Bajo Aragón. La komarko estas konsiderata parto de la Historia Malsupra Aragono.

Ekonomio redakti

La komarko estis tradicie dependa de agrikulturo kaj brutobredado. Nuntempe gravas rura turismo pro la interesa historia pasinteco; rokpentraĵoj, antaŭromiaj setlejoj, palacoj, preĝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti