Bajram Kosum (naskiĝis la 20-an de marto 1960 en Косовска Каменица, Kosovska Kamenica, tiama Jugoslavio (nuna Kosovo) estas kosova politikisto. Li estis ĉefministro de Kosovo de la 23-a de marto 2005 ĝis la 10-a de marto 2006, kiam la lando kun grandparte albana enloĝantaro ankoraŭ formale ne estis memstara ŝtato - tia ĝi fariĝis nur ekde februaro 2008 - sed aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. Lia posteulo kiel ĉefministro de Kosovo fariĝis Agim Çeku.

Bajram Kosum
Persona informo
Naskiĝo 20-a de marto 1960
en Косовска Каменица, Kosovska Kamenica, tiama Jugoslavio (nuna Kosovo)
Ŝtataneco Kosovo vd
Alma mater Universitato de Priŝtino vd
Partio Partio Demokratia de Kosovo vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
ĉefministro de Kosovo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bajram Kosum estas vicprezidanto en la Alianco por la Estonto de Kosovo. Li estas veterana figuro en la politika vivo de Kosovo. Jam kiel studento li aktivis por la sendependiĝo de Kosovo kaj en marto 1981 estis kondamnita je 15 jaroj en karcero. Li pasigis preskaŭ 10 jarojn en mallibero ĝis li estis liberigita en 1991. De 1991 ĝis 1993 li laboris kiel ĵurnalisto, kaj tiam fariĝis prezidanto de la Parlamenta Partio de Kosovo. Li estas trankvila, singarda politikisto, kiu partoprenis en la interparoloj de Rambouillet dum la Kosova Milito. Dum tiu milito, li estis subtenanto de la Armeo por Liberigo de Kosovo, sed mem ne batalis aŭ portis uniformon. De decembro 2004 ĝis li fariĝis la ĉefministro de Kosovo, li estis ministro pri medio en la registaro de la aŭtonoma regiono sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj.