Baktalórántháza
Baktalórántháza [baktalOrAnthAza] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Baktalórántháza, kies centro ĝi estas. Bakta ne havas sencon, Lóránt estas malofta hungara nomo, háza signifas: ies domo.
Baktalórántháza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4561 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 526 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 0′ N, 22° 5′ O (mapo)47.997522.076388888889Koordinatoj: 48° 0′ N, 22° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 35,25 km² (3 525 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Baktalórántháza [+] | |||||
Geografio
redaktiBaktalórántháza situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Nyíregyháza kaj Vásárosnamény, 25 km oriente de Nyíregyháza. La komunumo estiĝis per kunfando de Nyírbakta kaj Lórántháza en 1932.
Historio
redaktiLa apartaj komunumoj havis plej ofte la samajn posedantojn (familio Bethlen, poste Károlyi, poste Dégenfeld (ĝis 1945)). Ĉar la komunumoj havis favoran geografian situon kaj la fervoja linio Nyíregyháza-Vásárosnamény estis konstruita apud li, la industrio kaj agrikulturo rapide evoluis. Oni fondis alkoholaĵan fabrikon, konstruis bovajn stalojn, abelujaron komence de la 20-a jc., funkciis tie akva kaj seka muelejo fine de la 19-a jc..
La komunumo estis distriktejo en Szabolcs kaj iĝis urbo en 1993.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika Kirko Ĉieliro de Nia Sinjoro (Baktalórántháza)
- baroka kalvinana preĝejo (Baktalórántháza) ĉirkaŭ 1730
- Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Baktalórántháza)
- Kastelo de Baktalórántháza aŭ kastelo Degendeld kune kun parko
Famuloj
redakti- En Baktalórántháza naskiĝis apotekisto Samu Nagy.
- En Nyírbakta naskiĝis ĉefministro Gyula Károlyi.
- En Baktalórántháza naskiĝis Teodoro Ŝvarc.