Baku (azerbajĝane Bakı Dəmir Yolu Vağzalı) estas la centra stacidomo de Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano. Ĝi situas en rajono Nəsimi en la centro de Bakuo, proksimume 3 km nordoriente de la historia kerno de Bakuo, İçəri Şəhər. Ĝi estas konektita al la apuda metrostacio 28 May per piedira tunelo. Ĝi ankaŭ estas la terminalo de la cirkla Bakua antaŭurba fervojo.

Baku
fervoja stacidomo
Situo
Lando Azerbajĝano Azerbajĝano
Loko Bakuo
Geografia situo 40° 22′ 59″ N, 49° 51′ 12″ O (mapo)40.38305649.853333Koordinatoj: 40° 22′ 59″ N, 49° 51′ 12″ O (mapo)
Baku (Azerbajĝano)
Baku (Azerbajĝano)
DEC
Baku
Baku
Baku
Situo de Baku
Map
Baku
Ecoj
Trakoj 8
Kajoj 5
Historio
Malfermo 1880
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Azerbajĝanaj fervojoj
Kodo ESR 547112
Kodo Ekspress-3 5700001
En TTT Baku ĉe "ESR"
Baku ĉe "Ekspress"
vdr

Historio redakti

La unua stacidomo datiĝas de 1880, kun la lanĉo de la Baku-Tbilisa fervojo. La arĥitekturo de la unua konstruaĵo estis laŭ la Nov-maŭra stilo. En 1926, la dua stacidomo, Sabunchu, estis dezajnita kaj konstruita por priservi la elektrigitan Baku-Sabunchu-fervojon. La arĥitekturo de la dua konstruaĵo estas ankaŭ laŭ la Nov-maŭra stilo. En 1967, la metrostacio 28 May estis konstruita kaj konektita al la stacidomo Sabunchu per piedira tunelo. En 1977, la stacidomo spertis gravan renovigon, dum kiu moderna stacidomo estis konstruita, najbara al la malnova stacidomo Sabunchu.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti