Bakuba

urboj de Irako

Bakuba, laŭ araba lingvo بعقوبة‎‎, laŭ aramea lingvo ܒܰܩܽܘܒܰܐ‎‎ estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Dijala en meza-orienta Irako. La loknomo signifas laŭ aramea lingvo: "domo de Jakobo".

Bakuba
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 467 900  (2003) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 45′ N, 44° 39′ O (mapo)33.74472222222244.643611111111Koordinatoj: 33° 45′ N, 44° 39′ O (mapo) [+]
Bakuba (Irako)
Bakuba (Irako)
DEC
Bakuba
Bakuba
Situo de Bakuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baqubah [+]
vdr
Skizo pri loko de Bakuba
Ruĝa kvadrato montras lokon de Bakuba (Baqubah) en Irako
Soldatoj en 2009 en Bakuba

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bakuba situas sur ebenaĵo ĉe la Dijala (rivero) proksimume 50 km nordoriente de Bagdado.

Historio redakti

Bakuba dum la mezepoko estis branĉa stacio de la Silka Vojo. La urbo estis konata ankaŭ pri kulturado de pluraj fruktoj. Preskaŭ 50 mil da asiraj kristanaj rifuĝintoj fuĝis tien dum la 1-a mondmilito. En la moderna historio ofte okazis en la urbego bataloj (2004, 2007). En 2010 bombo eksplodis en aŭto, 33 homoj mortis, 55 vundiĝis.

 
Bazaro en Bakuba

Ekonomio redakti

Bakuba estas regiona komerca centro por agrikulturaj produktoj kaj brutaro. La plej grava frukto estas la oranĝoj.

Trafiko redakti

Bakuba estas ligita voje kaj trajne al Bagdado kaj Irano.

Klimato redakti

 
Strato en Bakuba en 2010
 
Strato en Bakuba en 2011

Somere foje la temperaturo leviĝas al 50 gradoj Celsius. La varmego estas tolerebla pro la tre malalta humideco kaj preskaŭ konstante blovas la vento.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti