Balázs Juhász

biografio pri hungara bestokuracisto

Balázs Juhász [balAĵ juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Balázs estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Balázs Juhász
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1918 (1918-06-18)
en Szeged
Morto 20-an de marto 1997 (1997-03-20) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermanaanglarusafranca
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

Balázs Juhász[1] naskiĝis la 18-an de junio 1918 en Szeged, li mortis la 20-an de marto 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Balázs Juhász maturiĝis en gimnazio en Szentes en 1936, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1941, li doktoriĝis en la sekvanta jaro. Post la diplomo li estis praktikanto samloke apud Dezső Deseő, inter 1942-1944 asistanto, pli poste soldato kaj militkaptito en Sovetunio (1945-1947). Hejmenveninta li revenis al la fakultato kaj ties instituto, ankaŭ al la kliniko, kie li estis lektoro inter 1948–1953, docento (1954–1958). Inter 1958 kaj 1961 li estis docento kaj katedrestro en Agrikultura Akademio de Debrecen, poste li laboris en instituto. Intertempe li kandidatiĝis en 1955, doktoriĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1987, poste tamen li estis konsilisto jardekon. Li ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en 1948, vidviĝis en 1991, lia edzino naskis filinon kaj 2 ĝemelinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A ló, a szarvasmarha, a sertés és a juh vékony- és vastagbelének kalciumtartalma (disertacio, 1942)
  • Az epekövek keletkezése és feloldódása (1944)
  • Clearance-meghatározások baromfiban (kunaŭtoro, 1949)
  • Über das Verhalten der Wasserräume im hämorrhagischen Shock (kunaŭtoro, 1951)
  • Állatbonctan és élettan (lernolibro, 1951, 6-a eldono: 1958)
  • Biokémia (studenta lernolibro, 1953)
  • Last Effect of Nerve Operations on the Tonus of the Bile Ducts (kunaŭtoro, 1956)
  • Háziállatok élettana (studenta lernolibro, 1959)
  • Ganglionbénítók és mási idegi támadású anyagok hatása az epeutak működésére (kunaŭtoro, 1963, angle: 1962)
  • Hízósertések aminosav-ellátásának megállapítása a vérplazma egyes paramétereinek meghatározásával (kunaŭtoro, 1974)
  • Az ammónia és a sav–bázis egyensúlyzavarok hatása az előgyomrok motorikájára (kunaŭtoro, 1983; 1984)

Fontoj redakti

Referencoj redakti