Balázs Szántó
Balázs Szántó [balAĵ sAntO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szántó Balázs estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Balázs Szántó | |
---|---|
Balázs Szántó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1992 (32-jaraĝa) en Dunaújváros |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Balázs Szántó[1] naskiĝis la 14-an de marto 1992 en Dunaújváros.
Biografio redakti
Balázs Szántó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en aktorstudio de Margit Földessy inter 2008-2011, pli poste 2 jarojn en aktorakademio de Teatro Magyar, fine li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2018. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Zsámbéki kaj Andrea Fullajtár. Post la diplomo li aliĝis al Gaja Teatro.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Hamleto - Bernardo
- Ferenc Molnár:
- Filoj de l' Paŭlostrato - Weisz
- A doktor úr - Csató
- Gábor Presser: A padlás - princo
- Fjodor Dostojevskij: La idioto – Ivolgin
- Lev Tolstoj: Anna Karenina - Levin
- Friedrich Dürrenmatt: Vizito de maljuna sinjorino - Mieder (pentristo)
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- 200 első randi (televida serio, 2018) - Péter Márton
- Így vagy tökéletes (2021) - kelnero
- Családi kör (televida serio, 2021) - Iván
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Finn Cole, Louka Petit Taborelli [2]