La dolĉakva lago Balatono (hungare "Balaton") estas la plej granda lago en Mez-Eŭropo kaj en Hungario, kie ĝi estas ankaŭ nomata "la maro de la hungaroj" (a magyarok tengere). Ĝi situas en la Karpata baseno, en Okcidenta Hungario.

Balatono
hungare: Balaton
lago
Balatono
Oficiala nomo: Balaton
Kromnomo: Hungara maro
Lando Hungario Hungario
Regiono Okcidenta Hungario
Departementoj Somogy, Veszprém, Zala
Montaro Bakony
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Kis-Balaton
Forfluanto Sió
Situo Balatono
 - alteco 105 m s. m.
 - koordinatoj 46° 50′ N 17° 44′ O / 46.833 °N, 17.733 °O / 46.833; 17.733 (mapo)
Longo 77 km (48 mi)
Larĝo 14 km (9 mi)
Mezproksima profundo 3,2 m
 - maks. profundo 12,2 m
Areo 592 km² (59 200 ha)
Periodo mezozoiko
Aĝo ĉ. 15000 jaroj
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Mapo de Balatono
Mapo de Balatono
Mapo de Balatono
Satelita vido al Balatono
Satelita vido al Balatono
Satelita vido al Balatono
Vikimedia Komunejo: Balaton
Retpaĝo: www.balaton.hu
Map
la lago Balatono

Bazaj informoj redakti

  • Averaĝa profundo: 3-3,3 m
  • Averaĝa larĝo: 7,7 km
  • Longo: 79 km
  • Akvosurfaco : 605 km² (el tio 11 km² kovritaj per fragmito)

Loĝlokoj redakti

Ĉe Balatono troviĝas la loĝlokoj Keszthely, Balatongyörök, Badacsony, Balatonrendes, Révfülöp, Balatonakali, Tihany, Balatonfüred, Balatonalmádi, Balatonkenese, Balatonvilágos, Siófok, Zamárdi, Balatonföldvár, Balatonlelle, Balatonboglár, Fonyód, Balatonmáriafürdő, Balatonberény kaj Alsóörs.

Historio redakti

  • Ĝis la jaro 15.000 a. K. elformiĝis la areo pro geologiaj kaj vulkanaj movoj
  • Antaŭ 10-15.000 jaroj elformiĝis la laga baseno post glacia epoko
  • Inter la jaroj 8000 kaj 2000 a. K. ampleksiĝis la lago. Ĝi forrabis areon el la montetoj de la suda parto. Tiam la akvonivelo estis 104-107 m.
  • Dum la romia epoko (1-a jarcento a. K. ĝis 4-a jarcento p. K.) la akvonivelo estis la sama kiel hodiaŭ (104 m). La romianoj nomis la lagon Pelso.
  • Inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj p. K. la akva nivelo altiĝis ĝis 110 m.
  • Dum la 14-a jarcento p. K. ĝi atinĝis altecon de 118 m kaj ĉirkaŭe aperis multaj marĉoj.
  • Dum la 16-a jarcento p. K. la averaĝa akva nivelo denove reduktiĝis al 112 m.
  • Dum la jaro 1770 la aŭstria-hungaria imperiestrino Maria Terezia kapsignis al drenado (sekigo) de la tuta lago - planojn ellaboris Samuel Krieger -, sed la planoj ne realiĝis pro monmanko.
  • 1827: Parlamenta dekreto decidis pri drenado de la lago. Tiam la akvonivelo estis 107-180 m (super marnivelo) anstataŭ la kutimaj 104 m. La parlamento celis nivelon de 100 m.
  • La 25-an de oktobro 1863 malfermiĝis la Sio-kanalo, por forkonduki la superfluan akvon. Ĝi ekestis pro intereso de fervojaj entreprenoj, kies relparojn ĉiu-printempe superŝutis la akvo. La fervojo finkonstruiĝis en 1858 ĉe la suda parto.)
  • 1867: La akva nivelo estis 102 m.
  • 1997: Enkonduko de akvonivelo-kontrolo. Oni mezuras la nivelon ĉe la kluzo de la Sio-kanalo (la celata ideala akvonivelo estas 104,1-104,5 super marnivelo, kaj la averaĝa profundo 2,32 m).

Famaj nomportantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti