Baldassare Peruzzi

Baldassare Tommaso Peruzzi (7a de Marto 1481 – 6a de Januaro 1536) estis itala arkitekto kaj pentristo, naskiĝinta en malgranda urbeto ĉe Sieno (en Ancaiano, ero de Sovicille) kaj mortis en Romo. Li laboris dum multaj jaroj kun Bramante, Rafaelo, kaj poste kun Sangallo, dum la starigo de la nova Baziliko Sankta Petro. Li revenis al sia naskiĝloka Sieno, post la Disrabado de Romo (1527), kie li estis dungita kiel arkitekto por la tiea Respubliko. Por Sienanoj li konstruis novajn fortikaĵojn por la urbo kaj desegnis (kvankam li mem ne konstruis) rimarkindan akvobaraĵon sur la rivero Bruna ĉe Giuncarico. Ŝajne li reen translokiĝis al Romo porĉiame ĉirkaŭ 1535.

Baldassare Peruzzi
Persona informo
Naskonomo Baldassare Tommaso Peruzzi
Naskiĝo 7-an de marto 1481 (1481-03-07)
en Sieno
Morto 6-an de januaro 1536 (1536-01-06) (54-jaraĝa)
en Romo
Tombo Panteono de Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Sieno
Familio
Infano Giovanni Sallustio Peruzzi
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • gravuristo
Verkoj Villa Farnesina
vdr

Li estis pentristo de freskoj en la Cappella San Giovanni (Kapelo de Sankta Johano la Baptisto) en la Katedralo de Sieno.

Ankaŭ lia filo Giovanni Sallustio estis arkitekto. Alia filo, Onorio, lernis pentrarton el sia patro, poste iĝis Dominikana pastro en la konvento Santa Maria Sopra Minerva en Romo. Li poste ĉesis pentri ĝis riceni komision de San Romano de Lucca por pentri la orgenajn pordojn de la preĝejo.[1]

Fama verko de Peruzzi estas la freskoj de Villa Chigi en Romo, nune konata kiel Villa Farnesina, en kies Sala delle Prospettive Peruzzi revivigis la perspektivajn skemojn de Melozzo da Forli kaj Mantegna, eble sub la influo de ambaŭ.

Fasado de la Palaco Massimo alle Colonne.

Estas verko de Peruzzi ankaŭ mozaika plafono por la Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo, en Romo; la mozaiko priskribas la Savinton. Aliaj pentrajoĵ atribuitaj al li troviĝas en Sant'Onofrio kaj en San Pietro in Montorio. Peruzzi plialtigis la kvaliton de siaj verkoj pere de praktiko kaj tempopaso, kio evidentas ekzemple en la "Madono kun Sanktuloj" en Santa Maria della Pace, Romo, kaj en la fresko de Aŭgusto kaj la Tiburtina Sibilo en Santa Maria in Portico a Fontegiusta en Sieno.

Lia fina arkitektura majstroverko, nome Palaco Massimo alle Colonne (1535) situa en la aktuala Corso Vittorio Emanuele, estas bone konata pro sia kurba fasado, ingenia planado, kaj arkitekture kaj riĉa interno. La eksteraj detaloj montras stilon el Manierismo.

Notoj redakti

  1. Memorie dei più insigni pittori, scultori e architetti Dominicani, Volumo 1, de P. Vincenzo Marchese, paĝoj 337-337. [1] Alirita la 15an de Januaro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti