Baldur Ragnarsson
Baldur Ragnarsson (25-an de aŭgusto 1930 - 25-an de decembro 2018) estis islanda instruisto kaj verkisto de poemoj, interalie esperantaj.
Baldur Ragnarsson | |
---|---|
Baldur Ragnarsson en la Malferma Tago, aprilo 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1930 en Reyðarfjörður, Reĝlando Islando |
Morto | 25-an de decembro 2018 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • islanda • angla |
Nacieco | islandano |
Ŝtataneco | Islando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1949–) verkisto poeto eseisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | |
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1949 |
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Baldur.
Vivo
redaktiBaldur Ragnarsson vivis en Rejkjaviko. Profesie li estis instruisto kaj lerneja ĉefinspektoro. Li estis ano de la verkista asocio de Islando.
Esperanto
redaktiLi lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952.
Baldur estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Li prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA ekde 1975 ĝis 1985, estis LKK-prezidanto de la UK 1977 en Rejkjaviko kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986. Li poste iĝis honora membro de UEA.
Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj redakciano de Norda Prismo 1958-1974, ricevis en 1964 la "Arĝentan spronon de KOKO" pro originala verkado.
En 2007, Esperantlingva Verkista Asocio elektis lin kiel kandidaton al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld.
Verkoj
redaktiBaldur verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.
En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena, lia plenverkaro: ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis. Enkondukas liajn verkojn en la libro eseoj de Mauro Nervi, kiu ĉefredaktis La lingvo serena, Renato Corsetti, Marjorie Boulton, Jorge Camacho, Probal Daŝgupto, Edwin de Kock, Nicola Ruggiero, Humphrey Tonkin.
Poemaroj
redakti- Ŝtupoj sen Nomo 1959
- Esploroj 1974
- La Lingvo Serena 2007
- La Neceso Akceptebla 2008
- La Fontoj Nevideblaj 2010
- Laŭ Neplanitaj Padoj 2013
- Momentoj kaj Meditoj 2016
Recenzoj
redaktiPri Ŝtupoj sen Nomo
|
Tradukaĵoj el la islanda
redakti- Sub Stelo Rigida (Traduko de du poemaroj sub unu titolo de la islanda poeto Torstein fra Hamri) 1963
- Islandaj Pravoĉoj (Traduko de tri rakontoj kaj unu poemo el la antikva islanda literaturo) 1964
- Sagao de Njal (Traduko de la plej granda el la antikvaj islandaj sagaoj), aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno en la Serio Stafeto en 2003 ISBN 90-77066-07-1 [1]
- Sendependaj Homoj (Traduko de romano de Halldór Laxness pri islandaj kamparanoj je la komenco de l'20a jarcento) 2007
- Edda (La precipa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, traduko de la verko de Snorri Sturluson) 2008
- Vundebla Loko (Traduko de poemoj de la plurfoje premiita islanda verkistino Gerður Kristný) 2009
- Sagao de la Volsungoj - kaj ĝiaj fontoj (Traduko de la plej fama de la t.n. pratempaj sagaoj, kiuj temas pri pranordiaj (ĝermanaj) mitologiaj herooj) 2011
- Sagao de Egil (Traduko de unu el la 40 t.n. Sagaoj de Islandanoj) 2011
Krome dekoj da tradukoj en diversaj revuoj, lastatempe ĉefe en la revuo La tradukisto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Recenzoj
redaktiPri Sub Stelo Rigida
|
Eseoj
redakti- La Sagaoj kaj Zamenhof: stabiligaj faktoroj 1982
- La Poezia Arto (Kvin prelegoj faritaj en la kadro de la 26-a Kultura Semajnfino de SEL) 1988
- Studado de alia lingvo 1982
- La proza poemo: la ĝenro, ĝiaj latentoj kaj aplikoj 1987
- Cent jaroj de poezio en Esperanto. Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco. Cent jaroj de Esperanto-kulturo. 1989
- Tradukante la antikvan islandan literaturon en Esperanto Menade bal püki bal. Festlibro por Reinhard Haupenthal. 1998
- La poezio de la skaldoj Festlibro por André Albault.
- La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj aspektoj de la Esperanta poezio Lingva arto, jubileta libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton 1999, 217 pp. ISBN 92-9017-064-6
- La poemoj de Armand Su 1993
- Kombino de poeta virtuozeco kaj ties instrumento Ĉefartikolo pri Poemo de Utnoa de Abel Montagut. 1994
- La lingvo serena 2007
- Verki poezion en Esperanto IKU 2008
- Esperanto kiel anti-lingvo Universidad de La Laguna, Salamanca, 3,266 pp., 1986 ISBN 84-600-4290-1
Aliaj
redaktiKontribuis al Beletra Almanako BA1, BA2, BA3, BA5, BA6, BA10, BA11, BA12, BA13, BA14, BA17. Vidu ankaŭ : Metodiko en la Praktiko.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-09. Alirita 2019-06-24.
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Baldur Ragnarsson » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Prezento pri Baldur Ragnarsson en la ttt-ejo de la Islanda Verkista Asocio
- Baldur Ragnarsson en Originala literaturo Esperanta
- Paĝo de Baldur Ragnarsson en la retejo de lia novjorka eldonejo Mondial
- Baldur Ragnarsson Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine en Literaturo, en la reto, en Esperanto Arkivigite je 2008-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- La insulo de l' poeto Arkivigite je 2007-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Raŭka rido Arkivigite je 2007-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- La simbolo Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Finosortas
- La filozofio Arkivigite je 2007-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Renaskiĝo Arkivigite je 2008-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ...sed ankaŭ tiu tempo... Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo en Libera Folio Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- La lingvo serena kaj la cerbo hermeta, de Jorge Camacho
- Recenzo pri Sagao de Njal aperinta en Monato
- Filmeto pri La poezio de Baldur Ragnarsson - Jorge Camacho dum 75-a Hispana Kongreso de Esperanto en Jutubo