Balearoj

insuloj en Mediteraneo
(Alidirektita el Balearaj insuloj)

La Balearaj Insuloj (katalune Illes Balears, hispane Islas Baleares) estas insularo kuŝanta ĉe la okcidenta flanko de la Mediteranea maro. Politike apartenantaj al la Hispana Ŝtato kiel aŭtonoma komunumo estas tamen agnoskataj kiel diferencigita etna komunumo. La regiono, kiu konsistas el la insuloj Majorko (Mallorca), Minorko (Menorca), Ibizo (Eivissa/Ibiza), Formentero (Formentera) kaj Cabrera, situas fronte al Valencio kaj Katalunio kaj ĝia loĝantaro (1.094.972 homoj) estas la 7,7% de la tuta loĝantaro ĉe la katalunlingvio. La ĉefurbo estas Palma de Majorko.

Balearoj
katalune 'Illes Balears'
aŭtonoma komunumo, insularo
FlagoBlazono
insularo [+]

Oficiala nomo: Illes Balears
Islas Baleares
Balearaj Insuloj

Ŝtato Hispanio
RegionoBalearoj

AkvejoMediteraneo
Kelkaj urbojAlcúdia

SituoMajorkurbo
- alteco13 msnm
ĈefurboPalma de Majorko
- koordinatoj40° N, 3° O (mapo)39.5666666666672.65
Plej alta punktoPuig Major [+]

Areo4,992 km² (499,2 ha)

Loĝantaro1 113 114 (2011)
Denseco222 979,57 loĝ./km²

Aŭtonomeco1-a de marto 1983
Ĉefulo
(ekde )

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
ISO 3166-2:ESES-IB

Balearoj (Hispanio)
Balearoj (Hispanio)
DEC
Balearoj
Balearoj
Situo de Majorkurbo enkadre de Hispanio

Balearoj (Tero)
Balearoj (Tero)
Situo de Balearoj enkadre de Hispanio

Balearoj (Balearoj)
Balearoj (Balearoj)
DEC
Balearoj
Balearoj

Map
Balearoj

Vikimedia Komunejo:  Balearic Islands
Retpaĝaro: Registaro de Balearoj
vdr

Etimologio redakti

La nomo de la insuloj devenas de la antikva greka Βαλλιαρεῖς, kaj laŭ tiu nomo estis konataj dum la Antikva epoko. Grekaj kaj romiaj aŭtoroj devenigis la nomon de la fakto, ke inter la loĝantaro troviĝis lertegajn ĵetantojn (βαλεαρεῖς [baleareis], el βάλλω [bállo]), eĉ se Strabono konsideris, ke la vera deveno estis fenica. Fakte, la radiko bal- havas fenican originon; eble la insuloj estis konsekritaj al la dio Baal; tiumaniere, la simileco inter la greka radiko ΒΑΛ (vd. βάλλω), kaj la okupo de la loĝantaro, eble estis la fundamento por la greka nomo. Ke ilia nomo ne estis origine greka, oni tamen deduktis ĉar grekoj ne kutimis nomi la insularon βαλεαρεῖς sed Γυμνησίαι[Gymnesiae] (fakte nur la ĉefaj insuloj, Minorko kaj Majorko) dum kartaganoj kaj romianoj preferis la nomo Balearoj por Minorko kaj Majorko. Ibizo kaj Formentero estis de ĉiuj nomitaj Pitiusoj.

Insuloj redakti

      Majorko
      Minorko
      Ibizo
      Formentero
      Cabrera

Kulturo redakti

La kuirarto de la Balearaj Insuloj havas multajn kontaktojn kun la kataluna kaj valencia kuirartoj. Ĝi havas pure mediteraneajn karakterizaĵojn. La Balearaj Insuloj estis konkeritaj plurfoje dum ĝia historio de araboj, francoj kaj angloj, kiuj lasis siajn kuirartajn influojn. Menciindas diri ke inter la insuloj ankaŭ ekzistas lokaj diferencoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti