Baleta jupo
Baleta jupo estas jupo vestata kiel kostumo en baleta spektaklo, ofte kun alfiksita korsaĵo. Ĝi povas esti sola tavolo pendanta suben, aŭ multaj amelizitaj tavoloj kaj apogiloj. Ĝia konstruo strebas aldoni aspekton de flosanta moviĝo de baletistino dancanta en la jupo.
Baleta jupo estas ofte volvita ĉirkaŭ jupo, almuntita en la talia zono per rubandoj alkudritaj en ĝia talia zono. Ĝi povas ankaŭ ligiĝi al supraj trikaĵoj, kutime kun longaj brakingoj.
Estas kelkaj specoj de baleta jupo:
- Romantika baleta jupo: de tri kvaronoj de longo sonorilo-forma jupo el tulo kun adaptita korsaĵo kaj iam manikoj. La suba rando estas inter la genuo kaj la maleolo. La romantika baleta jupo estas libere fluanta por emfazi helecon kaj aeran kvaliton de la romantikaj baletoj kiel ekzemple Giselle aŭ Les Sylphides. Ĝi ŝajne estas inventita, aŭ almenaŭ popularigita, de Marie Taglioni.
- Klasika sonoriloforma baleta jupo: mallonga, malmola jupo farita kun tavoloj de retanta kun malmulte sonorila formo kaj adaptita korsaĵo. Ĝi etendas eksteren de la koksoj kaj ne uzas dratan ringon. Ĝi estas kutime pli longa ol klasika diskoforma baleta jupo. Ĉi tiuj estas uzataj en la famaj baletaj pentradoj de Edgar Degas.
- Klasika diskoforma baleta jupo: mallonga, malmola jupo farita de tavoloj de reto kiuj etendiĝas eksteren (de la koksoj), kaj havas adaptitan korsaĵon. La diskoforma stilo havas pli multajn tavolojn de reto kaj uzas dratan ringon kaj multan permanan kudradon por konservi la tavolojn platajn kaj malmolajn.
- Baleta jupo de Balanchine/Karinska (ankaŭ sciata kiel la pulvora pufo) estas simila al la sonoriloforma kaj diskoforma baletaj jupoj kun la escepto ke ringoj ne estas uzataj kaj estas malpli multaj tavoloj de reto. La jupo estas lakse kudrita por doni pli molan, pli plenan aspekton. Ĉi tiu stilo estis dizajnita originale por la baleta versio de Simfonio en C de Georges Bizet. Ĝi havas reputacion de estanta simbolo de io grava.
- Plada baleta jupo - havas platan supron, kutime estas bastonoj rekte ekster de la baletistina talio.
Dum kiam romantikaj baletaj jupoj estas kutime portataj en kutimaj vestaj sakoj, la klasikaj diskoformaj baletaj jupoj postulas specialajn rondajn sakojn por protekto kaj transportado, faldado de ĝi devus ruinigi ĝian formon kaj aspekton. Trejnadaj baletaj jupoj (du/tri tavoloj de teksaĵo) estas malofte protektataj en sako.
Materialoj
redaktiBaletaj jupoj estas kutima farataj el jenaj materialoj:
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Konstruada gvidilo de baleta jupo
- Baleta revuo Arkivigite je 2008-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Historio de baleta jupo de Balanchine Arkivigite je 2012-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Dancovesto tra la epokoj
- Rigardo ene de la kostumoj de la Novjorka Baleto Arkivigite je 2010-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj de baletaj jupoj Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Baleta jupa anatomio
- Jupoj kaj ŝuoj de danco Arkivigite je 2008-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉio pri baleta jupo Arkivigite je 2007-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj de baleta jupo Bildoj de iuj specoj de baleta jupo Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Anatomio de baleta jupo
- Bildo de romantika baleta jupo
- Bildo de klasika baleta jupo
- Baleta jupo de Arkivigite je 2009-09-14 per la retarkivo Wayback Machine La dormanta belulino
- Bildo de baleta jupo de Cignolago de rolo de Odilia, uzata de studanto de baleto Rambert Arkivigite je 2009-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Historio de baleta jupo