Balfour-deklaro

La Balfour-deklaro (2-a de novembro 1917) estis deklaro, ke la britoj apogas establon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino („the establishment in Palestine of a national home for the Jewish people”). La deklaro okazis en formo de letero, kiun skribis la brita eksterafera ministro Arthur James Balfour al Lionel Walter Rothschild, (barono Rothschild la 2-a), gvidanto de la brita judaro.

La Balfour-deklaro okazis danke al daŭraj streboj de la londonaj cionismaj gvidantoj Ĥajim Vajcman kaj Naĥum Sokolov, sed ĝi ne plenumis centprocente la dezirojn de la judoj, kiuj volis restarigi Palestinon kiel judan nacian hejmon.

Ĝi asertis la jenon: "La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando."

La deklaro aparte akcentis, ke ne povas okazi tiuj paŝoj, kiuj vundas la civitajn kaj religiajn rajtojn de la palestinaj nejudoj, malatente pri tio, la deklaro vekis pasiajn esperojn inter la cionistoj kaj ŝajnis plenumi la volojn de la Cionisma Monda Asocio. La brita registaro esperis, ke – je efiko de la deklaro – la judoj apogos la britajn pretendojn (ankaŭ en Usono) por certigi la Suezan kanalon en Egiptio.

La Balfour-deklaron apogis eĉ la gvidantaj ententaj potencoj kaj la Ligo de Nacioj donis al Britio la mandaton pri Palestino (24-a de julio 1922).

En majo de 1939, la brita registaro ŝanĝis sian politikon: ĝi proponis en blanka libro la limigon de la enmigrintoj je 75.000 kaj la enmigrado finiĝu je 1944. La cionistoj kondamnis la novan politikon kaj akuzis Brition pri favorigo de la palestinaj araboj.

Vidu ankaŭRedakti