Balkanaj miksitaj arbaroj
La balkanaj miksitaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Balkana Duoninsulo.
Balkanaj miksitaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Akvokolektejo | 224 344 km² (22 434 400 ha) [+] | |||
Areo | 224 344 km² (22 434 400 ha) [+] | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Balkan mixed forests [+] | ||||
Situo
redaktiLa balkanaj miksitaj arbaroj kovras multon de la valoj, ebenaĵoj kaj montaraj deklivoj en Orienta Balkano je diferencaj altitudoj (escepte de Rodopoj kaj Balkana Montaro, kie ili estas anstataŭitaj de la Rodopaj miksitaj montarbaroj ). Ili etendiĝas ekde proksimume Drina-Valo ĝis la marbordoj de Nigra Maro, Marmora Maro kaj Egea Maro. La ekoregiono okupas 224 400 kvadratajn kilometrojn en Turkujo, Grekujo, Nord-Makedonujo, Bulgarujo, Rumanujo, Serbujo (Kosovo). La ekoregiono estas ĉirkaŭata de la Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (en Turkujo, Kartvelujo kaj Bulgarujo), la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la pindaj miksaj arbaroj (en Grekujo, Nord-Makedonujo kaj Albanujo), dinaraj miksaj arbaroj (en Montenegro kaj Bosnujo kaj Hercegovino), panoniaj miksaj arbaroj (en Bosnujo kaj Herzegovino, Serbujo kaj Rumanujo), karpataj montaraj koniferaroj, centra-eŭropaj miksaj arbaroj (ambaŭ en Rumanujo), same kiel la orient-eŭropaj arbarstepoj kaj la pontusaj stepoj (ambaŭ situantaj en Rumanujo kaj Bulgarujo).
Priskribo
redaktiLa klimato de la ekoregiono plejofte estas, laŭ la klimata klasifiko de Köppen, humid-subtropika (tipo Cfa) ĝis humid-varmsomer-kontinenta kun humidaj vintroj (tipo Dfb).
Pluraj specioj de deciduaj (plej okulfrape hungara kverko (Quercus frainetto Ten.), same kiel muska kverko (Quercus cerris L.), lanuga kverko (Quercus pubescens Willd.) kaj aliaj, superregas plimulton de la arbaroj de la ekoregiono, alternante je pli altaj montoflankoj (super 800–1200 m) plejofte kun eŭropa fago, orienta karpeno, eŭropa karpeno kaj kun tiaj koniferoj kiaj arbara pino, makedona pino (Pinus peuce), blanka abio kaj ordinara piceo. La plej altaj pintoj subtenas montar-tundran vegetaĵaron.
Fitogeografie, la ekoregiono parte situas en tri diferencaj Flaŭraj Provincoj (Centra Eŭropo, Ilirio, Ponto Eŭksino) de la Ĉirkaŭboreala Regiono ene de la Holarkta Regno (laŭ la klasifiko de Armen Takhtajan).
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono PA0404 : Balkanaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Balkanaj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Balkanaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Balkanaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Balkanaj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Balkan mixed forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj