Balsa (balŝa) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Ibrány-Nagyhalász.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Balsa situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso kun pramo, laŭ traira flankovojo, fine de etfervojo el Nyíregyháza. Tokaj troviĝas 15 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. En 1643 la vilaĝo ricevis privilegiojn kaj iĝis hajduka urbo, baldaŭe en 1708 laŭ pli novaj privilegioj de Francisko Rákóczi la 2-a iĝis kampurbo. En 1836 incendio okazis. En vintro de 1848 la hungara armeo sukcese tenis la fronton kontraŭ la aŭstroj. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon. En 1931 ponto konstruiĝis por veturiloj kaj por etfervojo. Tiu lasta kunligis la nordajn montojn kun centro de la ebenaĵo. La ponto detruiĝis en 1944 neniam rekonstruata.

Vilaĝservo estas infanĝardeno.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo de 1951
  • romkatolika preĝejo
  • grekokatolika preĝejo