Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Balsthal estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 5703 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

GeografioRedakti

La komunumo Balsthal situas sude de la montoĉeno Brunnersberg kaj norde de la montoĉeno Läberen, kiuj ambaŭ apartenas al la Soloturna Ĵuraso. La komunumo konsistas el la urbeca kernvilaĝo, el la vilaĝo Klus en sudo kaj la vilaĝeto Sankt Wolfgang en nordoriento de la komunumo. Tra la komunumo fluas de nordoriento la rivereto Augsterbach, kiu en Klus alfluas al Dünnern, kiu sude de Klus (Klus estas germana vorto por ravino, kiu tranĉas montoĉenon) tra profunda ravino pasas la montoĉenon Läberen. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,71 km², de kiun 54,3% estas kovritaj de arbaro, 29,45 servas por agrikulturo kaj 14,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Balsthal limas en nordo al Mümliswil-Ramiswil, en nordoriento al Holderbank, en oriento al Oberbuchsiten, en sudoriento al Oensingen, en sudokcidento al Niederbipp (BE), kaj en okcidento al Laupersdorf.

TrafikoRedakti

En Balsthal la kantona ĉefvo venante de Bazelo kaj Liestal konektiĝas al la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Moutier al Oensingen. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn sude en Oensingen. La stacidomo de Balsthal estas la finhaltejo de la trajnlinio de Oensingen al Basthal. De la stacidomo de Balsthal poŝtaŭtolinioj kondukas al Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara kaj al Gänsbrunnen. Krome estas alia poŝtaŭtolinio al Mümliswil-Ramiswil.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Balsthal datiĝas el la jaro 968 kiel Palcivallis. Dum mezepoko Balsthal unue apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Ek de la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Baronoj de Bechburg. En tiu tempo estis konstruitaj la kasteloj Malnov-Flakenstein kaj Nov-Falkenstein. En la jaro 1402 Balsthal estis akirita de Soloturno kaj fariĝis tribunala sidejo. En la jaro 1798 per la fondiĝo de la Helveta Respubliko Balsthal fariĝis distriktĉefloko, rolon, kiun ĝi post la fino de la Helveta Respubliko ankaŭ gardis en la Kantono Soloturno. La 22-an de decembro 1830 okazis en Balsthal la Popoltago, dum kiu kunvenis amaso da liberaluloj por ribelo kontraŭ la feŭda sistemo restaŭrita en Soloturno post la falo de Napoleono, kies konsekvenco estis nova demokratia kantona konstitucio. En la dua duono de la 19-a jarcento Balsthal fariĝis grava industria loko. En Klus en Balsthal la ŝtalfabriko von Roll havis sian sidejon. En la 1970-aj jaroj krizon en la ŝtalindustrio kaŭzis grandan perdon de laborlokoj, tiel ke la loĝantaro de pli ol 6000 falis je malkreskis je proksimume 20% al 5100 loĝantoj. Intertempe la la industrio de la komunumo novorientiĝis kaj ĝia loĝantaro denove kreskadas. [2]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti