Balta lingvaro

subgrupo de la hindeŭropa lingvaro, parolata en norda Eŭropo

Balta lingvaro estas sublingvaro de hindeŭropa lingva familio. Nun estas du vivaj baltaj lingvoj: litova kaj latva; iuj konsideras aparta ankaŭ latgala lingvo (oficiale en Latvio nomata dialekto de latva lingvo).

Balta lingvaro
Mapo
Bazaj informoj
Regiono Litovio, Latvio (La strie markitaj lingvoj ne plu estas uzataj.)
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Hindeŭropa
 Baltslava
  Balta lingvaro
Pliaj trajtoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 bat
vdr

Ĝis 18-a jarcento ekzistis kvin pliaj baltaj lingvoj, el ili aparte menciindas praprusa lingvo kaj kurona lingvo. La praprusa lingvo mortis ĉe la fino de la 17-a jarcento, danke al la germaniĝo kaj la kristaniĝo de tiu epoko. La litova kaj latva apartenas al la orienta subgrupo de la balta lingvaro. En kelkaj trajtoj la balta lingvaro iom similetas al la slava lingvaro.

Antaŭ la unuaj klopodoj konkeri - mil jaroj antaŭe - la baltoj vivis en sekureco. Tial la baltaj lingvoj restis inter la plej malnovaj kaj neŝanĝitaj de la hindeŭropaj lingvoj.

Hodiaŭ oni konsideras la litovan lingvon pli juna ol la orientan latvan, eĉ se tiu-ĉi estas multe malsama ol dum ĝia unua skribaĵo dum la 16-a jarcento. Inter la baltaj lingvoj la praprusa konservis la plejmulton da siaj praaj aspektoj; ĝin oni unuafoje skribis dum la 14-a jarcento en la vortaro prusa de Elbing.

Klasado redakti

Okcidentaj baltaj lingvoj redakti

Orientaj baltaj lingvoj redakti

Dnipro-Okaaj lingvoj redakti

(† signifas formortintan lingvon)

Etnoj redakti

 
baltaj, finnugraj kaj ne-varengaj slavaj kulturoj fine de la 10-a jarcento

Laŭ etnoscienco baltoj estas grupo da popoloj konsistanta el parolantoj de la balta lingvaro. La grupo nuntempe konsistas el litovoj kaj latvoj.

Latvoj

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Latvio (1,39 milionoj, 1992). en Rusio 47 mil. Totala kvanto: 1,54 milionoj (1992).
  • Lingvo: latva.
  • Kredantoj: precipe protestantoj, parto - katolikoj.
    • LIVONOJ
    • Etna grupo de latvoj (135 mil) en la regiono Livonio de Latvio kaj en la Rusia Federacio (64 homoj, 1992).
    • Lingvo: livona.
    • Kredantoj: kristanoj (protestantoj).

Litovoj

  • Popolo, ĉefloĝantoj de Litovio (2,924 milionoj, 1992). en Rusio 70 mil, Latvio 34,6 mil; en Usono pli ol 300 mil. Totala kvanto: 3,45 milionoj (1992).
  • Lingvo: litova.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti