Baltasar Garzón Real

Baltasar GARZÓN REAL ([baltasar garson real] ; naskiĝis la 26-an de oktobro 1955 en Torres) estas hispana juĝisto.

Baltasar Garzón Real
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1955 (1955-10-26) (68-jaraĝa)
en Torres
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Sevilo
Familio
Edz(in)o Dolores Delgado
Infano María Garzón Molina
Okupo
Okupo juĝistoverkistopolitikisto • universitata instruisto • advokato
vdr

Garzón estas unu el la plej internacie konataj juĝistoj, pro la profilo de la kazoj en kiuj li laboris dum pluraj jaroj, kaj sia iniciatemo kontraŭbatali tre tiklajn aferojn. Li laboras en Audiencia Nacional (Nacia Ĉeftribunalo), kortumo speciala por gravegaj krimoj (drogkomerco, terorismo, ekonomiaj deliktoj) en Hispanio. Tial li enketas aŭ juĝas pri novaĵindaj aferoj. Kritikantoj taksas lin juĝisto-stelulo.

En 2011 li estis akuzita en la ĉeftribunaloj pro kelkaj el siaj agadoj, kaj suspendita pri siaj funkcioj. Komence de 2012 li estis sinsekve juĝita pro ili, kaj la 9-an de februaro kondamnita kaj elpelita el sia juĝa kariero.

Kariero redakti

Baltasar Garzón studis juron en Universitato de Sevilo, finante en 1979. En 1981, li sukcesis konkurson pri juĝista posteno, komence por Valverde del Camino (Huelva). Poste, li estis sendita al unuanivela kaj enketa juĝejo en Villacarrillo (Jaén). En 1983, li avancis al juĝejo en Almería. Je la 11-a de marto de 1987, la Ĝenerala Konsilio de la Juĝa Potenco nomumis lin revizoro por Andaluzio.

Je la 29-a de januaro de 1988, li pasis al la 5-a ĉambro de Audiencia Nacional (Nacia Ĉeftribunalo), ŝarĝita je tutnaciaj tre gravaj krimoj.

Kazoj redakti

Li laboris en kazoj tre famaj, pro kiuj li baldaŭ iĝis tre konata enlande, kaj poste eĉ eksterlande. Ekzemploj:

Li ankaŭ intencis pridemandi usonan eksteraferan eksministron Henry Kissinger, pro Operación Cóndor, komploto en la 1970-aj jaroj inter diktaturoj de Cono Sur.

En januaro 2003, Garzón malaprobegis la usonan registaron pri la malliberado de suspektitaj anoj de Al-Qaeda en usona fortikejo Guantanamo (Kubo). Garzón petis transdonon de hispania civitano tie mallibera por prienketi lin.

En 2009, Garzón malfermis enketon kontraŭ ses altaj membroj de la usona registaro de George W. Bush, pro torturo. Finfine la enketo ne estis daŭrigata de la sekva juĝisto, interalie sekve al diversaj diplomatiaj premoj.

Aktivado redakti

En 1993 li paŭzis kiel juĝisto por parlamentaniĝi en la listo de reganta partio PSOE. Li estis nomumita ankaŭ estro de Nacia Plano pri Drogoj kun ampleksa potenco. Tamen li baldaŭ rezignis plendante pri malapogo de superuloj. Liaj postaj esploroj helpis la kondamnon de ministro de PSOE kiel estro de GAL kaj al la balota malvenko de la partio.

Li laboras multe kaj, krom laboro, opinias publike kaj agadas pri homaj rajtoj.

Li estas minacata de ETA. En 2002, li malsaniĝis kaj suferis partan paralizon en duonkorpo.

Li apogas Internacian Punan Kortumon.

En 2003, li publikletere kritikis la politikon de regestro José María Aznar helpanta invadon de Irako.

Juĝado al Garzón redakti

En oktobro de 2008, Garzón akceptis la denuncojn de familianoj de mortintoj fare de la reĝimo de Francisco Franco, por ke la murdoj estu esplorataj kaj la respondeculoj estu persekutitaj. Ĉefaj esploroj temis homoj enterigitaj en komunaj fosaĵoj, kaj ankoraŭ ne identigitaj.

Diversaj fortoj en Hispanio oponis tiun enketon, konsiderante ke la amnestio dekretita mallonge post la morto de la diktatoro jam malebligis ĝin, kaj akuzis la juĝiston je eksterlimiĝo en siaj funkcioj.

Samtempe li estis akuzita pro sia decido registri la konversaciojn inter akuzitoj en alia esploro, nome la akuzo pri korupto kontraŭ diversaj politikistoj de la nun reganta Popola Partio (la tiel nomata kazo Gürtel), kaj iliaj advokatoj.

Tria akuzo estis la enspezo por kursoj kiujn li organizis en Novjorko en estado en 2005 kaj 2006, kaj kiujn subvenciis parte la banko Santander.

La tri akuzoj igis la Hispanan Superan Tribunalon suspendi liajn funkciojn en majo 2011. En januaro oni sinsekve celebris la tri juĝojn kontraŭ li. La unua verdikto, tiu pri la registrado de konversacioj de la kazo Gúrtel, estis anoncita la 9-an de februaro 2012, kaj Garzón estis kondamnita al forpelo de sia juĝista kariero dum 11 jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti