Baltimoro estis grava centro por farboj en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj estis la dua plej uzata enirejo por migrantoj al Usono. Universitato Johns Hopkins situas en la urbo.
La Baltimora tumulto de 1861 estis civila konflikto okazinta la 19an de Aprilo, 1861, en Pratt Street, ĉefa strato de Baltimoro, okazinta inter kontraŭmilitaj "Copperhead" Demokratoj (nome la plej granda partio en Marilando) kaj aliaj simpatiantoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono de unu flanko, kaj de aliaj, membroj de la milicoj de Masaĉuseco kaj de Pensilvanio survoje al la landa ĉefurbo Vaŝintono, kiuj estis alvokitaj por federacia servo. La tumulto produktis la unuajn mortojn fare de malamika agado en la Usona Enlanda Milito kaj estis kromnomita la "Unua Sangelverŝo de la Enlanda Milito". La rezulto estis 4 (soldatoj) mortigitaj, kaj 36 vunditaj en la flanko de la Unio; kaj 12 (civiluloj) mortigitaj, kun nekonata nombro de centoj vunditaj.