Balut (en filipina kaj malaja, laŭvorte "volvitaĵo") aŭ esperantigeble baluto estas ovo de anaso jam fekundigita enhavanta embrion ene kiu estas kuirita same kiel boligita ovo. Ĝi estas konsiderata delikataĵo en Azio kaj ĉefe pro sia alta proteina enhavo en la Filipinoj, en Ĉinio, en Kamboĝo, kaj en Vjetnamio. Oni kredas populare ke tiu plado estas afrodiziigaĵo kaj estas konsiderata krome kiel tonikaĵo, kaj tiele estas vendata en multaj landoj ĉefe en surstrataj manĝovendejoj. Ĝi ofte estas servata akompane de alkoholaĵo kia ekzemple biero. Sed ĝi estas manĝata matene ankaŭ de infanoj. En la vjetnama tio estas nomata hột vịt lộntrứng vịt lộn signifante "ovo de anaso eloviĝanta". Ĝi estas konata kiel pong tia koon en Kamboĝo kaj khai look en Laoso. En iuj regionoj en Ĉinio, oni manĝas ne nur embriojn anasajn sed ankaŭ kukajn.

Ovo parte senŝeligita de balut, preta por manĝo.
Balut servita sur plado.

Servado redakti

La plej el manĝantoj de Balut uzas salujon por elpreni kelkajn salerojn dum ili manĝas la baluton, dum aliaj uzas kapsikonvinagron kiel komplemento al la ovo. La ovoj prepariĝas kuiritaj kun la internaj fluaĵoj de la ovo kaj tiele la interna likvidaĵo estas sorbita antaŭ la engluto de la interna parto, por tio oni iomete rompas la ovoŝelon kaj la ovembrio estas konsumita entute. En Filipinoj la baluto eniris en la haute cuisine kaj estas servita kiel aperitivo en multaj restoracioj, kie ĝi estas servita en peklaĵo, fritita en omleto aŭ eĉ farĉite en kukoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti