Balvi

urbo en Latvio

Balvi - jen latve, historie ankaŭ germane Bolwen kaj latgale Bolvi - estas urbo en Latvio, en la nordoriento de la lando.

Balvi
germane Bolwen, latgale Bolvi
urbo
Bērzpils strato
Flago
Blazono
Ŝtato Latvio Latvio
Municipo Balvi
Historia regiono Latgalio
Rivero Bolupe
Situo Balvi
 - alteco 113 m s. m.
 - koordinatoj 57° 07′ 57″ N 27° 15′ 57″ O / 57.13250 °N, 27.26583 °O / 57.13250; 27.26583 (mapo)
Areo 5,1 km² (510 ha)
Loĝantaro 5 914 (2020)
Denseco 1 159,61 loĝ./km²
Urba rajto 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4501
Vikimedia Komunejo: Balvi
Retpaĝo: balvi.lv

Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 5 672 loĝantoj sur areo de 5,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 119 loĝantoj/km², kaj estas la administra centro de samnoma distrikto de Latvio.

Ĝi situas inter Balvu kaj Pērkonu lagoj unuigita de rivero Bolupe, pri aŭtovojoj P35 al Gulbene kaj Rigo kaj P47 al Rēzekne. Distanco al Rēzekne estas 80 km, al Rigo - 219 km.

Historio redakti

La unua mencio de Balvi estis en 1224. Malgranda ligna preĝejo kaj grandbieno estis konstruitaj sur la biendomo de pola nobelino Hilsen en la loko ĉirkaŭ 1765. Kiam Latgalio venis sub rusan regon en 1772, la biendomo estis koncedita al la familio de Jelagin fare de Katerina la 2-a. En 1806 ĝi pasis al la familio Horoĵinski kaj en 1876 la biendomo estis aĉetita fare de la balta germana familio de Transehe-Roseneck. La evoluo de la vilaĝo estis faciligita per la fervoja linio Sita-Pitalovo malfermita en 1902.[1] La vilaĝo estis apartigita de la biendomo en 1915, kaj Balvi ricevis urborajtojn en 1928.

En 1935 Balvi havis 2 024 loĝantojn, el kiuj 72 % estis latvoj. La 12-an de oktobro 1938 estis aprobita la blazono de la urbo Balvi.

Dum la Dua Mondmilito, la Germana defenda militlinio etendiĝis de Balvi ĝis Gulbene, kaj dum la bataloj de julio-aŭgusto 1944, germanaj trupoj fajrodetruis multaj domoj kaj la antaŭan grandbienon kun militista hospitalo.

En 1950, Balvi iĝis la centro de la lastatempe establita distrikto de Balvi (Balvu rajons). En 2009, post la administra-teritoria reformo - iĝis la centro de komunumo Balvi (Balvu novads), la antaŭa distrikto estis dividita al kvar komunumoj. La lasta reformo en 2021 kunfandis ilin reen sed konservis la titolon «novads» (Balvu novads) kvankam vere ĝi estas la antaŭa distrikto.

Geografio redakti

Balvi situas en Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[2]

Averaĝa temperaturo: -7,5 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.[2]

Loĝantaro redakti

La etna konsisto en 2016 estis:[3]

Ŝtatprotektitaj kulturaj monumentoj en Balvi redakti

  1. 2832: Balvi katolika preĝejo, Baznīcas strato 3 (1805)
  2. 2833: Balvi lutera preĝejo, Bērzpils strato 17 (1913-1915)
  3. 2834: Balvi grandbieno (1760; 1870-1880)
  4. 2835: Garbejo de Balvi grandbieno (1870-1880)
  5. 9152: Balvi Kulturdomo (1954)[4]

Bildoj de kulturaj monumentoj redakti

Parkoj redakti

  • La grandbiena parko ĉe la bordo de Balvi lago, konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento, fariĝis somere loko por kulturaj aranĝoj. Estas la subĉiela scenejo Balvi, kie okazas koncertoj kaj teatraj prezentadoj. En la parko videblas akva ŝoko - "eterna motoro", kiu funkcias sen elektro, kaŭzante akvon flui el la lago Balvi supren laŭ la monteto. La media objekto "Aero" en la parko el 48 ventosonoriloj estas la plej granda ventosonorila ensemblo en la mondo.[5]
  • Parko «Ursa ĝardeno» (Lāča dārzs) - la antaŭa fruktoplantejo de la grandbieno, kiu estas inkludita en la parte konservita remparo kaj avelvojo de la tempoj de la grandbieno. En la centro estas lageto kun Ama insulo. En la 1990-aj jaroj, ripoza parko estis establita ĉi tie, kiu enhavas 23 latvajn ŝtonajn komponaĵojn.

Referencoj redakti

  1. Latvijas Vēstnesis, 12.02.1998., Nr. 37. Balvi-70 (latve)
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  3. PMLP, 2016
  4. LR Kultūras ministrijas rīkojums Nr.128. Par valsts aizsargājamo kultūras pieminekļu sarakstu (latve)
  5. LSM. Balvos uzstādīts pasaulē lielākais vēja zvanu ansamblis (La plej granda ventosonorila ensemblo de la mondo estas instalita en Balvi; latve)

Eksteraj ligiloj redakti