Bam, perse بم‎ estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Kermano, en sudorienta Irano.

Bam (Irano) · بم
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Kermano
Telefonkodo 0344
Demografio
Loĝantaro 127 396  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 6′ N, 58° 21′ O (mapo)29.10611111111158.356944444444Koordinatoj: 29° 6′ N, 58° 21′ O (mapo) [+]
Alto 1 061 m [+]
Horzono UTC+03:30
Bam (Irano) · بم (Irano)
Bam (Irano) · بم (Irano)
DEC
Bam (Irano) · بم
Bam (Irano) · بم
Situo de Bam (Irano) · بم

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bam, Iran [+]
vdr
Parto de Bam-Citadelo

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bam situas sur altebenaĵo kaj dezerto laŭ la samnoma rivero Bam. La urbego situas 180 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Kermano, 296 kilometrojn de la suda marhaveno Bandar Abaso, 687 kilometrojn de Esfahano, 978 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

Supozeble la Bam-Citadelo estis fondita en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝi troviĝas laŭ la Silka Vojo en oazo. La citadelo estis konstruita dum la Partia Imperio, sed la plej multaj konstruaĵoj dum la Safavidoj. Oni konstruis subterajn kanalojn, kiuj liveris la akvon. (La citadelo mem estis nomumita Monda Heredaĵo de Unesko en 2004.) Paŝo post paŝo ankaŭ la urbo ĉirkaŭ la citadelo kreskiĝis. Bam havis la gloran eraon en la 7-a jarcento. Afgana invado kun detruoj okazis en 1722. La moderna urbo Bam iom post iom evoluis kiel agrikultura kaj industria centroj. La fortikaĵo daŭre estis uzata kiel milita garnizono ĝis la 1930-aj jaroj. Bam estis deklarita urbo en 1937.

 

Tertremo redakti

Antaŭ la tertremo en 2003 la oficiala populacio de la urbo estis ĉirkaŭ 43,000. La tertremo estis tre detrua kun nombro da 26,271 mortintoj kaj pli ol 30.000 vunditoj. Post la tertremo Usono rekte helpis spite la malbonan politikan rilaton. Entute 44 landoj sendis personaron por helpi kaj 60 landoj ofertis helpojn kaj subtenojn. Tuj post la tertremo la registaro planis novan urbon. La citadelo ankaŭ estas rekonstruita helpe de japanaj universitatoj.

Ekonomio redakti

Bam kun sia ekonomio kaj komerco okupis tre gravan lokon en la regiono kaj estis fama pro siaj teksaĵoj kaj vestaĵoj. Oni kultivis daktilojn kaj kotonojn. Iom post iom estis grava la industrio kaj nuntempe la fremdultrafiko.

Trafiko redakti

Bam havas stacidomon al Teherano, ekde 2009 ankaŭ al Zahedano, krome trairantan ĉefvojon.

 

Klimato redakti

Bam situas en arida klimato (Köppen-klimata klasifikado: BWh). La meza jara pluvokvanto estas 59 mm. Int junio-oktobro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C. Inter junio-aŭgusto ĝi atingas la 40 °C-ojn.

 

Vidindaĵoj redakti

Larĝa foto pri Bam-Citadelo

Bam-Citadelo (perse: Arge Bam) estas la plej granda adoba konstruaĵo en la mondo registrita de Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo. Tiu ĉi grandega citadelo, kiu situas sur la mondfama Silka Vojo, konstruiĝis antaŭ almenaŭ 2500 jaroj kaj ĝis 1850 havis loĝantojn. Ne estas certe kial oni forlasis ĝin tiam.

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans
  • [2]