Bampur

(Alidirektita el Bampuro)

Bampuro[1] (persalingve بمپور) estas ĉefurbo (ekde 2013) de la samnoma distrikto en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en sudorienta Irano.

Bampur ·
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Sistano kaj Baluĉistano
Demografio
Loĝantaro 12 217  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 12′ N, 60° 27′ O (mapo)27.19444444444460.455833333333Koordinatoj: 27° 12′ N, 60° 27′ O (mapo) [+]
Alto 518 m [+]
Horzono UTC+03:30
Bampur · (Irano)
Bampur · (Irano)
DEC
Bampur ·
Bampur ·
Situo de Bampur ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bampur [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bampur situas en valo laŭ bordoj de rivero same nomata Bampur. La urbeto mem troviĝas 530 kilometrojn sudoriente de Kermano, sed Iranŝahr nur 24 kilometrojn.

Historio redakti

Bampur apartenas al la plej malnovaj urboj de Irano, sed la fondo estas nekonata. Kelkaj supozas, ke la urbofondo okazis samtempe kun konstruado de la proksima fortikaĵo. Hungara arkeologo trovis malnovajn restaĵojn en la valo en 1932. En 2007 oni trovis ceramikaĵojn antaŭ Kristo 4 miljarojn. Aliaj trovaĵoj pruvas malnovajn kontaktojn kun Afganistano kaj Omano. En 1911 populacio de Bampur estis proksimume 2,000 kaj ĝi estis ĉefurbo de la provinco.

Trafiko redakti

Bampur havas la plej gravan vojan ligon al la proksima Iranŝahr, krome estas aliaj lokaj vojoj.

Klimato redakti

Bampur situas en arida klimato (Köppen-klimata klasifikado: BWh) kun ekstreme varmaj someroj kaj mildaj vintroj. Precipitaĵo estas tre malalta kaj plejparte falas vintre.

Vidindaĵoj redakti

  • fortikaĵo aŭ citadelo kaj aliaj arkeologiaj lokoj proksime

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans
  • [1]

Referencoj redakti

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (perse)