JOŜIMOTO Banana (japane 吉本 ばなな; 2002-2015 よしもと ばなな; naskita la 24-an de julio 1964[1]) estas la plumnomo de japana verkistino JOŜIMOTO Mahoko (吉本 真秀子)

Banana Yoshimoto
Persona informo
吉本ばなな
Naskonomo 吉本 真秀子
Naskiĝo 24-an de julio 1964 (1964-07-24) (59-jaraĝa)
en Bunkjo-kvartalo, Tokio,  Japanio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato Nihon vd
Familio
Patro Takaaki Yoshimoto vd
Gefratoj Yoiko Haruno vd
Profesio
Okupo verkisto • prozisto • eseisto • romanisto vd
Laborkampo eseo vd
Aktiva dum 1986– vd
Verkado
Verkoj Kitchen vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Joŝimoto naskiĝis en Tokio. Ŝia patro estis la fama poeto kaj kritikisto Joŝimoto Takaaki, kaj ŝia pli aĝa fratino (n. 1957) estas la konata karikaturisto Haruno Joiko. Ŝiaj gepatroj aktivis en la maldekstra politika movado. Ŝi akiris diplomon pri literaturo ĉe la Arta Kolegio de Universitato Nihon; dum tiu periodo ŝi alprenis la pseŭdonimon "Banana" pro sia amo je bananaj floroj, ŝatante la nomon pro ĝia beleteco kaj "intenca sengenreco".[2] Ŝi zorge gardas sian privatecon, malmulte informante la publikon pri sia familio.

Verkoj redakti

Joŝimoto komencis sian verkistan karieron dum kelnerinado ĉe restoracio de golfklubejo en 1987. Ŝi menciis Stephen King (precipe liajn nehororajn novelojn), kaj poste Truman Capote kaj Isaac Bashevis Singer kiel gravajn inspirajn influojn.

Ŝia debuta romano, キッチン (Kuirejo) represiĝis pli ol 60 fojojn en Japanio, kaj naskis du filmojn, la unua ĉe japana televido, kaj la dua de Jim Ho en Honkongo en 1997. Kuirejo gajnis la 6-an Kaien-premio por novaj verkistoj. En 1988 ŝia romaneto ムーンライト・シャドウ ("Lunluma Ombro") gajnis la 16-an Literaturan Premion Izumi Kyōka.

Ĝis nun ŝiaj verkoj inkluzivas 12 romanojn kaj 7 esearojn, kaj vendiĝis en pli ol ses milionoj da ekzempleroj inkluzive de tradukoj ĉirkaŭ la mondo.[3]

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla kaj japana Vikipedioj.

  1. Banana Yoshimoto. Faber & Faber. (Faber & Faber)
  2. Banana Yoshimoto. Encyclopædia Britannica. (Encyclopædia Britannica)
  3. Copeland, Rebecca L.. Woman critiqued: translated essays on Japanese women's writing. University of Hawaii Press, 2006, p. 167. ISBN 0-8248-2958-1.

Eksteraj ligiloj redakti