Malfermi la ĉefan menuon

Bando de Bonnot

franca krimofara anarkiisma grupo
La unua ŝtelagado fare de la Bando de Bonnot estis ĉe monoficejo de la Banko Société Générale en Chantilly la 21an de Decembro, 1911.

La Bando de Bonnot (La Bande à Bonnot) estis franca krimofara anarkiisma grupo kiu funkciis en Francio kaj Belgio dum la Belle Époque, el 1911 al 1912. Komponita de individuoj kiuj identiĝis kun la ĵus aperinta kontraŭleĝisma milieu (mafio), tiu bando uzis elrompan teknologion (kiaj aŭtomobiloj kaj ripetaj fusiloj) ne ankoraŭ disponeblaj por la franca polico.

Origine aluditaj de la gazetaro kiel simple "La Aŭtobanditoj", la bando estis renomita "La Bando de Bonnot" post kiam Jules Bonnot faris intervjuon ĉe la oficejo de Le Petit Parisien, nome populara ĉiutaga ĵurnalo. La konstatita elstareco de Bonnot ene de la grupo estis poste plifortigita pro sia memorinda morto dum interpafado kun la franca polico en Choisy-le-Roi.

Ties historio estis adaptita en kino en 1969.[1] Ĝi aperis ankaŭ en la populara televidserio de la 70-aj jaroj nome Les Brigades du Tigre kun Clovis Cornillac kaj Diane Kruger kaj ties kinadaptaĵo farita en 2005 kun Jacques Gamblin kiel Jules Bonnot.

MembrojRedakti

La Bando de Bonnot origine konsistis el grupo de francaj anarkiistoj centritaj ĉirkaŭ la individuismanarkiisma gazeto l'Anarchie. Tiu grupo estis fondita de Octave Garnier, Raymond Callemin, kaj René Valet. Estis ideo de Garnier uzi aŭtomobilojn por fari krimagojn. Jules Bonnot aliĝis al ili en Decembro 1911.

 
Karikaturo de la Bando de Bonnot.

Aliaj membroj estis Anna Dondon, Marie Vuillemin, André Soudy, Édouard Carouy, Jeanne Belardi, Jean De Boe, Étienne Monier, Eugène Dieudonné, David Belonie, Marius Medge, Antoine Gauzy, Pierre Jourdan, Charles Reinart, Victor Serge, Godorowski, Henriette Maîtrejean, kaj Berbe Leclech.

La politikaj kaj sociaj vidpunktoj de la bando estis tre influitaj de Miĥail Bakunin kaj Pierre-Joseph Proudhon same kiel de Max Stirner, Ludwig Büchner, kaj Friedrich Nietzsche. La ideoj de Bonnot estis poste parto de la anarkiisto Ravachol.

NotojRedakti

BibliografioRedakti

FilmoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti