Banko

Financa institucio, kiu okupiĝas pri traktado kaj perado de mono.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri financa institucio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon banko (deponejo).

Banko estas aŭ ŝtata institucioprivata firmaofinanca institucio por financaj operacioj (pruntoj, kambioj, ĉekoj, vendo kaj aĉeto de valoraĵoj). Homo kiu adminstras bankon estas bankisto; la profesiulo kiu kolektas kaj eldonas monon estas kasisto.

1970

Historio redakti

 
Sidejo de la Banko Galicia (Galegio) en Bonaero.

La unuajn indikojn pri bankoj kaj kontoj oni havas por la 2-a jarcento antaŭ Kristo en Mezopotamio.

Al la evoluo de bankoj gravan rolon havis Italio. Pro tio la vorto banko kaj diversaj bankaj terminoj (ekz. konto, ĝiro, kambio) venas el la itala lingvo kaj estas nun uzataj pli-malpli internacie.

Ĉefaj taskoj redakti

Bankoj, kiuj okupiĝas pri ĉiuj sube priskribitaj temoj, nomiĝas universalaj bankoj. Ekzistas ankaŭ bankoj, kiuj okupiĝis pri unuopaj aŭ kelkaj el tiuj aferoj, ekzemple investaj bankoj, kiuj ĉefe okupiĝas pri komerco pri valorpaperoj kaj pri subteno de entreprenoj ĉe akiro de kapitalo ĉe borso.

deponoj kaj kreditoj redakti

Bankoj akceptas monon, kiun kliento aktuale ne bezonas, kaj pruntas ĝin al aliaj klientoj. Tio por plej multaj bankoj estas la baza tasko. La utiloj estas:

  • La banko ricevas pli altan interezon de prenanto de prunto ol ĝi donas al la deponanto.
  • La deponanto sekure deponas sian monon kaj ricevas interezon.
  • La prenanto de prunto povas fari investon pli multekostan ol la alikaze disponebla mono kaj per tio havi utilon. Per tiel enspezata aŭ ŝparata mono eblas repagi la prunton kaj pagi la interezon.

Avantaĝe al rekta prunto, ĉe kiu banko ne interagas aŭ nur makleras, la sumoj kaj daŭroj de unuopaj deponoj kaj pruntoj ne bezonas kongrui. Krome la banko kutime estas pli fidinda, ke ĝi vere kapablos repagi la monon. Por ankoraŭ pli certigi tion, en multaj landoj ekzistas devigaj fondusoj, al kiuj la bankoj pagas kaj kuj aldone certigas la repagon de deponoj ĝis difinita sumo.

transpago de mono redakti

 
Banco de Venezuela en Coro.

Bankoj transdonas monon de unu persono aŭ institucio al alia. La paganto povas rekte taskigi sian bankon (ĝiro) aŭ rajtigi la ricevanton (ekzemple per ĉekokreditkarto) siaflanke taskigi la bankon enkasigi la monon. Plej facile tio okzazas, se ambaŭ estas klientoj de la sama banko. Alikaze necesas transpago inter bankoj, ofte perata de centra banko.

komerco pri mono kaj valorpaperoj redakti

Bankoj aĉetas, vendas kaj makleras

Tio povas okazi pro mendo de kliento aŭ proprainiciate por gajni el la kurzoevoluo.

aldonaj taskoj redakti

Krome kutime bankoj ankaŭ

  • ŝanĝas kontantan monon al aliaj valutoj,
  • disponigas sekurajn ujojn por deponi valoraĵojn.

Sed institucio, kiu nur faras iun el tiuj aferoj, ne estas nomata banko.

Funkciado redakti

Banka sekreto, alterne konata kiel financa privateco, banka diskreteco aŭ banka sekureco, estas kondiĉa interkonsento inter banko kaj ĝiaj klientoj, ke ĉiuj antaŭaj agadoj restas sekuraj, konfidencaj kaj privataj.

Gravaj problemoj por la funkciado de banko venas pro monretirado kiu se iĝas amasa rezultas en Bankopaniko.

Interregistaraj bankoj redakti

Listo de kelkaj bankoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti