Bankretiro (konata ankaŭ kiel retiro el banko) okazas kiam multaj klientoj retiras sian monon el la banko, ĉar ili kredas, ke la banko povus ĉesi funkcii en proksima estonteco. Alivorte, okazs kiam, en frakci-rezerva banka sistemo (en kiuj bankoj normale tenas nur malgrandan proporcion de siaj havaĵoj kiel kontanta mono), nombraj klientoj retiras monon el la stokaj kontoj el financa institucio samtempe ĉar ili kredas, ke la financa institucio estas, aŭ povas iĝi, nepagipova; tiu klientoj retenas la monon aŭ transigas ĝin al aliaj havaĵoj, kiel pruntaĵoj al registaro, valoraj metalojjuveloj. Kiam ili transigas la monon al alia institucio, tio povas esti konsiderata kiel kapitalflugo aŭ kapitalmovo. Dum la bankretiro progresas, ĝi generas sian propran pinton: dum pli da personoj retiras sian monon, la probablo de vera falo pliiĝas, kio okazigas pli da retiroj. Tio povas malstabiligi la bankon ĝis la punkto ke ĝi povas iĝi tute senmona kaj tiel frontas subitan bankroton.[1] Por eviti bankretiron, banko povas limigi kiom multe da mono ĉiu kliento povas retiri, suspendi retirojn entute, aŭ tuj akiri pli da mono el aliaj bankoj aŭ el la centra banko, inter aliaj politikoj.

Homamaso en la Novjorka American Union Bank dum bankopaniko frue en la Granda Depresio.

Bankopaniko estas financa krizo kiu okazas kiam multaj bankoj suferas retirojn samtempe, ĉar homoj subite klopodas konverti siajn minacatajn monstokojn en kontanta mono aŭ klopodis eskapi el siaj loka bankosistemo samtempe. Krizo de la bankosistemo estas tiu en kiu ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu el la bankokapitalo en lando estis forbalaita.[2] La rezulta ĉeno de bankrotoj povas okazigi longan ekonomian recesion ĉar mankas al enlandaj negocoj kaj konsumantoj kapitalo dum la enlanda bankosistemo estas ne liveranta.[3] Laŭ iama proparolanto de la Usona Federacia Rezervo nome Ben Bernanke, la Granda Depresio estis okazigita de la Federacia Rezerva Sistemo,[4] kaj multo de la ekonomia damaĝo estis okazigita rekte de la bankoretiroj.[5] La kosto de la purigo de la krizo de la bankosistemo povas esti alta, kaj la fiskaj kostoj averaĝe 13% de la MEP kaj la ekonomiaj rezultintaj perdoj povas esti averaĝe 20% de la MEP por gravaj krizoj el 1970 ĝis 2007.[2]

Referencoj

redakti
  1. Diamond, D. W. (2007). "Banks and liquidity creation: a simple exposition of the Diamond-Dybvig model" (PDF). Arkivigite je 2012-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Fed Res Bank Richmond Econ Q. 93 (2): 189–200.
  2. 2,0 2,1 Laeven, L.; Valencia, F. (2008). "Systemic banking crises: a new database" (PDF). IMF WP/08/224. International Monetary Fund. Alirita la 13an de junio 2020.
  3. Wicker, E. (1996). The Banking Panics of the Great Depression. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-66346-5.
  4. Remarks by Governor Ben S. Bernanke At the Conference to Honor Milton Friedman, University of Chicago, Chicago, Illinois (November 8, 2002).
  5. Bernanke, B. S. (1983). "Nonmonetary effects of the financial crisis in the propagation of the Great Depression". Am Econ Rev. 73 (3): 257–76.