Bankor (angle Bancor) estis ideo pri tutmonda super-nacia valuto, kiu sugestita de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes post la dua mondmilito por konservi la ekonomikan pacon. La nomo Bankor estas el la franca: 'banque or' - banko de oro.

John Maynard Keynes kaj Harry Dexter White

La intenco de Keynes ne estis, ke la Bankor anstataŭus la diversajn naciajn valutojn – sed nur esti uzata por internacia komerco. Laŭ la vizio de Keynes, ĉiu nacio ricevus kvanton da Bankoro-valutoj, laŭ sia parto de la tutmonda komercado. Ĉiu internacia vendo aŭ aĉeto, estus farita per Bankor-valute. La celo estis tiel, ĉi tio: ke ĉiu lando ne eksportu pli ol sia importado. Do, neniu ŝtato povus malriĉigi la aliajn per valutaj kaj komercaj militoj. Se iu ŝtato havus tro da Bankoro-valutoj - ĝi povus pliigi sian importadon. Se iu lando havus malmulte da Bankor-valutoj - ĝi povus pliigi sian eksportado.

Eĉ en Versajlo en 1919 Keynes konsilis al la venkaj nacioj de la unua mondmilito, ne imponi ĉiujn militajn ŝuldojn sur Germanio. Li antaŭvidis, ke la ekonomia krizo en Germanio kaŭzos novan militon. Do post la dua mondmilito, kiun li antaŭvidis - li esperis, ke la mondo estos pli preta por ekonomiaj rimedoj por konservi la pacon.

Kontraŭ Keynes, kiu reprezentis Brition en Bertton Woods, staris la Usona reprezentanto Harry Dexter White. Usono post la milito havis la plejmulton de la oro en la mondo. Ili volis, ke la nova kurzobazo estu laŭ la Usona-Dolaro kaj la Orbazo (la devo de ŝtato havi kvanton de oro en sia centra banko kontraŭ la kvanto de siaj valutoj en la merkado). La Usona opinio fine venkis, kaj la nova supernacia valuto de Keynes neniam plenumiĝis.