Banks-insularo
Tiu ĉi artikolo temas pri vanuatua insularo. Por la samnoma kanada insulo, vidu Banks-insulo. |
Banks-insularo (angle Banks Islands, bislame Bankis) estas insularo en norda Vanuatuo. Kune kun la Torres-insularo, ĝi apartenas al la provinco Torba.
Banks-insularo | ||
---|---|---|
Topografia mapo de la Banks-insularo | ||
grupo de insuloj | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 13° 55′ S, 167° 34′ O (mapo)-13.909677777778167.56965555556Koordinatoj: 13° 55′ S, 167° 34′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | ĉa. 20 | |
Ĉefa insulo | Vanua Lava | |
Tuta areo | 780 km² | |
Loĝantoj | 8 533 (2009) | |
Ĝia plej granda insulo estas Vanua Lava, kie troviĝas Sola, la plej granda urbo de la insuloj kaj ĉefurbo de la provinco. La dua plej granda insulo, Gaua, enhavas la lagon Letas, la plej granda de la lando.
La insuloj sume havas areon je 780 km² kaj en 2009 havis 8 533 loĝantojn[1].
Geografio
redaktiLa insularon konsistigas 12 insuloj, denorde suden:
- Vot Tande, senhoma insuleto;
- Ureparapara;
- Rowa-insularo, senhoma atolo;
- Mota Lava kaj la insuleto Ra;
- Vanua Lava kaj la insuletoj Ravenga kaj Kwakea;
- Mota;
- Gaua;
- Merig;
- Mere Lava.
Kulturo
redaktiLa loĝantoj de Banks-insularo entute havas 15 proprajn lingvoj[2].
Referencoj
redakti- ↑ 2009 National Census of Population and Housing: Summary Release (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009-08-31). Alirita la 29-an de novembro 2010.
- ↑ Alexandre François. Lingvoj de norda Vanuatuo (angle). Alirita la 4-an de decembro 2010.